Les Enfers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cerniévillers)
Les Enfers
Blazono de Les Enfers
Les Enfers
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Franches-Montagnes
Koordinatoj  47° 17′ 20″ N 7° 2′ 45″ O / 47.28889 °N, 7.04583 °O / 47.28889; 7.04583 (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 20″ N 7° 2′ 45″ O / 47.28889 °N, 7.04583 °O / 47.28889; 7.04583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 156
Areo 7,09 km²
Alteco 955 m super marnivelo
Poŝtkodo 2875
Komunumkodo 6745
Mapo de Les Enfers
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Les Enfers estas komunumo en la distrikto Franches-Montagnes en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 156 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Les Enfers situas en la nordo de la altebenaĵo de la Liberaj Montoj sur alteco de iom pli ol 950 m s.m. Norde de la komunumo la ebenaĵo falas malalten al la profunda valo de la rivero Doubs, kiu tamen ne tuŝas la teritorion de Les Enfers. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Les Enfers ankaŭ la vilaĝeto Cerniévillers.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Les Enfers limas en nordo al Soubey, en oriento kaj sudoriento al Montfaucon, ĉe pinto en oriento al eksklavo de la komunumo Saint-Brais, en sudo al Le Bémont, kaj en okcidento al la distriktĉefloko Saignelégier.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Les Enfers situas flanke de la gravaj trafikvojoj, sed pro ĝia proksimeco al Montfaucon, kiu situas ĉe la kantona ĉefvojo 18, ĝi tamen bone atingeblas. Kelkaj el la busoj de la linio de Saignelégier al Glovelier ankaŭ alveturas la komunumon, kiu tiel ankaŭ estas ligita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Les Enfers datiĝas el la jaro 1330 kiel au cruz des Enfers.[1]

Dum mezepoko Les Enfers apartenis al la Senjorejo Liberaj Montoj, kiu troviĝis sub la regado de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 Les Enfers apartenis dum unu jaro al la Raŭraka Respubliko kaj tiam de 1793 ĝis 1800 al la franca departemento Mont-Terrible, kiu tiam estis integrita al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la komunumon Montfaucon al la distrikto Franches-Montagnes de la svisa Kantono Berno. La ĝis tiam memstara municipkomunumo Cerniévillers estis en la jaro 1817 integrita al la komunumo Les Enfers. Ek de la 1-a de januaro 1979 Les Enfers apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]