Certara
Certara | |
---|---|
Blazono de Certara | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Lugano |
Komunumaro | Sonvico |
Koordinatoj | 46° 5′ 6″ N 9° 3′ 32″ O / 46.08500 °N, 9.05889 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 5′ 6″ N 9° 3′ 32″ O / 46.08500 °N, 9.05889 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | {{{loĝantoj}}} |
Areo | 2,73 km² |
Alteco | 1002 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6959 |
Komunumkodo | 5173 |
Mapo de Certara |
Certara estas komunumo de la Komunumaro Sonvico kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 60 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
Certara situas en nordoriento de la Valo de Colla, proksimume 12 kilometrojn nordnordoriente de la distriktĉefurbo Lugano. La komunumo konsistas el la vilaĝeto Certara kaj kelkaj alpopaŝtejoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,73 km², de kiuj 80,2% estas kovritaj de arbaro, 12,8% servas por agrikulturo kaj 2,6% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Certara limas en nordo al Bogno, en oriento al Val Rezzo (CO, Italio), en sudo al Cimadera, kaj en okcidento al Valcolla.
Trafiko
La komunumo Certara situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas nur pere de kurboriĉa flanka sakvojo, kiu suden deflankiĝas de la vojo de Maglio di Colla al Bogno.
Historio
La unua dokumenta mencio de Certara datiĝas el la jaro 1264 kiel Certara. La vilaĝo Certara formiĝis en la 13-a jarcento supozeble el alpopaŝtejo de la Bieno Sonvico. Ĝis 1899 la vilaĝo dependis de la paroĥo Colla, tiam ĝi sendependiĝis.[3]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Antonio Gili: Certara en Historia Leksikono de Svislando (2005-02-16)
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Certara – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|