Miguel de Cervantes

El Vikipedio
(Alidirektita el Cervantes)
Saltu al: navigado, serĉo
Miguel de Cervantes
Miguel de Cervantes
Miguel de Cervantes
Naskiĝis Miguel de Cervantes Saavedra
la 29-an de septembro 1547(nun 1547-09-29)
en Alcala de Henares[1]
Mortis la 23-an de aprilo 1616 (68-jara)
en Madrido
Profesio Verkisto
nacieco Hispana
Alma mater Don-Kiĥoto el Manĉo (1615)
Aktivaj jaroj 1585 - 1616
Ĝenroj Romano
Notindaj verko(j) La Laboroj de Persiles kaj Segismunda (1613)
Ekzemplaj romanoj (1617)
Subskribo Miguel de Cervantes signature.svg
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Miguel de CERVANTES Saavedra [migel' de zerbantes saabedra] (naskiĝis la 29-an de septembro 1547 en Alcala de Henares (kvankam estas pruvoj, ke li povintus naskiĝi en Alcázar de San Juan), mortis la 23-an de aprilo 1616 en Madrido) estis hispana verkisto.

Miguel de Cervantes vivis tre aventuran vivon. Fuĝante de la hispana justico, li en la jaro 1569 venis unue al Romo kaj poste en la hispanan mararmeon. En 1571 li kiel marsoldato partoprenis la marbatalon de Lepanto, dum kiu oni kripligis lian maldekstran manon. Post pliaj jaroj en la mararmeo, en 1575 alĝeraj piratoj kaptis kaj forportis lin. Pro rekomendleteroj, kiujn li portis, la piratoj pensis lin gravulo kaj petis 500 monerojn orajn por liberigi lin. Kvin jarojn poste, la 19-a de septembro de 1580, oni liberigis lin post la pago de la 500 moneroj oraj kaj post pluraj malsukcesaj forkuraj provoj de li.

Reveninte al Hispanio, Cervantes komencis verki teatraĵojn, sed sen granda sukceso. Li laboris i.a. kiel impostokolektisto, sed kondamnita pro fraŭdo, devis pasigi plurajn jarojn en malliberejo. Ŝajne, tie li komencis sian plej faman verkon "El ingenioso hidalgo Don Quixote de la Mancha" ("La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo"), kies unua parto aperis en la jaro 1605. La duan parton li publikigis dek jarojn poste. Kvankam la romano portis al li la deziritan sukceson, li perdis la gajnitan monon kaj mortis kiel malriĉulo en Madrido. Li mortis en la sama dato (ne sama tago), ke William Shakespeare. Tial la 23-a de aprilo estas deklarita Internacia Tago de la Libro.

Li estas taksita la plej grava aŭtoro en la hispana lingvo ("la lingvo de Cervantes"). La hispana registaro fondis Instituto Cervantes por diskonigi la lingvon kaj premio Cervantes por honori beletristojn.

Enhavo

[redakti] Verkoj

[redakti] Teatraĵoj

  • Comedia del cerco de Numancia
  • Ocho comedias y ocho entremeses nuevos nunca representados (1615)
  • Los tratos de Argel
  • El gallardo español
  • La gran sultana
  • Los baños de Argel

[redakti] Tekstoj en Esperanto

Miguel de Cervantes (Retratos de Españoles Ilustres, 1791).
  • "Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono : 5 ĉapitroj" / Trad. Frederic Pujulà i Vallès. - 2. eld. - Berlin ; Dresden: Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel, 1924. - 55 p. - (Esperanta Biblioteko Internacia ; 5)
  • El curioso impertinente: "La malprudenta scivolulo : 33a, 34a kaj 35a ĉapitroj de la verko `Don Kiĥoto´" / El la hispana originalo trad. Luis Hernández Lahuerta. - Valencia: Hernandez, 1955. - 55 p

[redakti] Rete legeblaj verkoj en Esperanto

[redakti] Literaturo

  • Miguel de Cervantes (Modern Critical Views) / ed. Harold Bloom., 2005
  • Cervantes' Don Quixote: a casebook / ed. Roberto González Echevarría., 2005
  • The Cambridge companion to Cervantes / ed. Anthony J Cascardi., 2002
  • Cervantes's Don Quixote (Modern Critical Interpretations) / ed. Harold Bloom., 2001
  • Critical essays on Cervantes / ed. Ruth S El Saffar., 1986
  • Cervantes; a collection of critical essays / ed. Lowry Nelson., 1969
  • 'Cinco personajes fugaces en el camino de Don Quijote' / autora Giannina Braschi; Cuadernos hispanoamericanos, ISSN 0011-250X, Nº 328, 1977, pags. 101-115.
  • Frederick A. de Armas, Quixotic Frescoes: Cervantes and Italian Renaissance Art Book online

[redakti] Notoj kaj referencoj

  1. Tamen, ekzistas pruvoj, ke li povintus naskiĝi en Alcázar de San Juan

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj