Cervera de los Montes

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

Cervera de los Montes
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro Pedro Pérez Pérez
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 448  (2011)
Loĝdenso 14 loĝ./km2
Geografio
Areo 32
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Cervera de los Montes en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Cervera de los Montes (Cervera de los Montes) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Enhavo

Toponimio[redakti]

La termino "Cervera" povus signifi "loko de cervoj" (cervejo), animalo abunda nature en la zono en antikvaj tempoj.

Loĝantoj[redakti]

La loĝantoj nomiĝas Cervereños. La censita populacio en 2011 estis de 448 loĝantoj kaj la denseco estas de 14 loĝ/km².

Situo[redakti]

Cervera de los Montes estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 533 m; je 87 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 160,3 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°3′10″ N 4°48′37″ Ok.

Geografio[redakti]

La municipo troviĝas situanta sur malaltaĵo ĉirkaŭata de diversaj altaĵoj en la komarko de la Sierra de San Vicente. Limas kun la municipaj teritorioj de Sotillo de las Palomas, Marrupe, San Román de los Montes, Pepino, Segurilla, Montesclaros kaj Navamorcuende, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ekonomio[redakti]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio[redakti]

Oni ne konas la devenon de la vilaĝo, sed laŭ tradicio eble el loĝejoj de la paŝtistoj devenaj de Talavera.

Ĉirkaŭ 1450 ekformis parton de la Graflando de Oropesa kaj en 1641 akiris la titolon de vilaĝo.

Meze de la 19a jarcento ĝi havis 140 domojn. En la 1930-aj jaroj la populacio estis de 900 loĝantoj sed pro la milito kaj elmigrado falis al iom pli da 300 loĝantoj komence de la 21a jarcento kaj poste iomete rekuperiĝis al 400.

Notoj[redakti]


Vidu ankaŭ[redakti]