Cervia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cervia
Ŝtato: Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono: Flag of Emilia-Romagna.svg Emilio-Romanjo (2005)
Provinco: RA Raveno (2005)
Koordinatoj: 44°15′N 12°22′E  /  44.25°N, 12.367°O / 44.25; 12.367 (Cervia)Koordinatoj: 44°15′N 12°22′E  /  44.25°N, 12.367°O / 44.25; 12.367 (Cervia)
Alto super marnivelo: 3 m
Areo: 82 (2005) km²
Loĝantaro: 26858 (31-12-04)
Loĝdenso: 315 (2005) loĝantoj/km²
Subdividaĵoj: Cannuzzo, Castiglione, Milano Marittima, Montaletto, Pinarella, Pisignano, Savio, Tagliata, Tantlon, Terme, Villa Inferno (2005)
Najbaraj komunumoj: Cesena (FC), Cesenatico (FC), Ravenna (2005)
Patrono: San Paterniano
Festa tago: 13-a de novembro (2005)
Nomo de loĝantoj: cervesi
Poŝtkodo: 48015, 48016 (2005)
Imposta kodo: C553 (2005)
Kodo laŭ ISTAT: 039007 (2005)
Telefona prefikso: 0544 (2005)
Retpaĝo: http://www.comunecervia.it/
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  r
Information icon.svg

Cervia estas komunumo de Italio.

La historio de Cervia estas ligita al produktado de salo. La salproduktejoj ŝajne jam funkciis dum la etruska epoko kaj certe jam estis firme establiĝintaj dum la romia epoko. Verŝajne ekzistis loĝejoj, aŭ eble kolonioj, por la laboristoj de la salproduktejoj, ankaŭ tiuj porsezonaj.

Ĝis la tuta romia epoko la urbo konservis sian grekan nomon, Ficocle. Ficocle estis detruita de la guberniestro Teodoro en 709 kaj poste, kun la nomo Cervia, estis konstruita kiel fortikigita urbo, ĝuste en la mezo de la salproduktejoj. En 1697 la papo Inocento la 12-a ordonis konstrui la nuntempan urbon en loko pli sana.

Cervia kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperantista Junularo dufoje okazis ĉi-tie: unuafoje en 1991 (15-a IJF) kaj duafoje en 2012 (36-a IJF).

Komunuma palaco