Cerviko
El Vikipedio
La cerviko (latine cervīx por "kolo", "nuko") laŭ PIV estas la "pli mallarĝa parto de organo". En la korpoj de homoj kaj bestoj aparte temas pri
- utera cerviko, latine cervix uteri,
- denta cerviko, latine cervix dentis, kaj
- urin-vezika cerviko, latine cervix vesicae.
Krome ankaŭ iuj malpli larĝaj partoj de ostoj portas tiun nomon, ekzemple la femurosta cerviko.