Cesare Prandelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cesare Prandelli en 2012

Cesare PRANDELLI (prononco [ˈtʃɛzare pranˈdɛlli]) estas itala futbaltrejnisto kaj ekse profesia futbalisto. Li naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1957(nun 1957-08-19) en Orzinuovi, provinco Brescia, do nun estas 57-jara. Ekde sia aktiva sportista kariero, li de 1974 ĝis 1990 inter alie profesie ludis futbalon en la unua vira teamo de la klubo Juventus Torino kaj en la kluboj de la urboj Cremona kaj Atalanta. De la jaro 1990 li estas futbaltrejnisto de pluraj profesiaj teamoj.

Ekde la jaro 2010, post la Futbala Mondpokalo 2010, li estas la ĉeftrejnisto de la itala nacia teamo de futbalo. Lia teamo kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, kaj en ĝi atingis la duan pozicion.