Cesta do pravěku

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vojaĝo al prahistorio
longa filmo • aktora-movbilda filmo
Originala titolo Cesta do pravěku
Produktadlando Ĉeĥoslovakio
Originala lingvo ĉeĥa lingvo
Kina aperdato 5-a de aŭgusto 1955
Daŭro 93 minutoj
Ĝenro aventurema, familia
Kameraado Antonín Horák
Reĝisoro(j) Karel Zeman
Scenaro Karel Zeman • Josef Alois Novotný
Filmita en Ĉeĥoslovakio
Muziko de Emil František Burian
Ĉefrolantoj Vladimír Bejval
Petr Herrmann
Josef Lukáš
Zdeněk Husták
Bedřich Šetena
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj Antonín Horák
Produktinta firmao Studio de infana filmo Gottwaldov
IMDb
vdr

Cesta do pravěku estas ĉeĥoslovaka kolora fantazia-instruema filmo pri ekskurso de kvar knaboj al prahistorio. Unu el la knaboj trovos ĉe kaverno, el kiu elfluas akvo, trilobiton. Sed li ne povas kompreni, ke tio estas estulo, kiu vivis antaŭ milionoj da jaroj. Helpas nek libroj nek vizitoj en muzeoj. Fine la knaboj decidiĝos ekvojaĝi al prahistorio. Ili ennavigacios per ŝipeto en la kavernon kaj vere ili venos en glaciaron, terciaron, karbonon kaj silurion. Ili ekkonos, tra kiuj multformaj ŝanĝoj Tero trairis. La instruemo de filmo estas kunigita kun unuopaj aventuroj de la knaboj, do la filmon atenteme rigardos eĉ tiu plej malgranda spektanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Sur YouTube[redakti | redakti fonton]

En angla lingvo serĉu[redakti | redakti fonton]