Cezaro Rossetti
El Vikipedio
Cezaro ROSSETTI /Ĉeza'ro Rose'ti/ (1901-1950), Skoto de Italo-Svisa deveno, naskiĝis en Glasgovo kaj loĝis en Britio. Kune kun sia pli juna frato, Reto Rossetti, li esperantistiĝis en 1928. Li studis estri restoracion en Bombajo, Hindio, laboris kiel kuiristo, mallonge kiel kolportisto, kaj poste kiel vendisto ĉe foiroj[1].
Lia romano Kredu min, sinjorino! (1950), verkita pro instigo de la frato kaj reflektanta parte lian propran vivosperton, estas tradukita en la hungaran, japanan, polan kaj anglan lingvojn.
Laŭ Nikolao Gudskov, Kredu min, sinjorino! estas la plej bonstila, leĝera, atentokapta romano, kiu iam ajn aperis en Esperanto.[2]
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ http://esperanto.net/literaturo/roman/crossetti.html
- ↑ Epitomo de esperantologio, p.33.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Kredu Min, Sinjorino en Wikilivres
- Mallonga biografio kun foto.
- Sperto saĝon akrigas. recenzo pri la fratoj Rossetti far Baldur Ragnarsson, originale eldonita Juna Amiko.
| Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro. |