Châbles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Châbles
Blazono de Châbles
Blazono de Châbles
Blazono de Châbles
Preĝejo de Châbles
Preĝejo de Châbles
Preĝejo de Châbles
former municipality of Switzerland • vilaĝokvartalo
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 49′ 32″ N 6° 48′ 29″ O / 46.82556 °N, 6.80806 °O / 46.82556; 6.80806 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 32″ N 6° 48′ 29″ O / 46.82556 °N, 6.80806 °O / 46.82556; 6.80806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 145
Areo 4,80 km²
Alteco 695 m super marnivelo
Poŝtkodo 1474
Komunumkodo 2005
Mapo de Châbles
Mapo de Châbles
Mapo de Châbles
vdr

Châbles estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 145 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Châbles situas en la eksklavo de Estavayer ĉe la suda bordo de la Lago de Neŭŝatelo kaj etendiĝas en nordo ĝis al la ebenaĵo de la rivero Brojo. Laŭlonge de la lagobordo etendiĝas la naturprotekta regiono Grèves du Lac kun marĉo kaj pluraj lagetoj. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Châbles, Béthanie kaj Champ des Mâs kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,74 km², de kiuj 28,1% estas kovritaj de arbaro, 51,8% servas por agrikulturo kaj 9,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Châbles limas en nordo al la Lago de Neŭŝatelo, en nordoriento al Estavayer-le-Lac, en oriento al Châtillon, en orientsudoriento al Estavayer-le-Lac, en sudoriento al Lully, en sudo al Murist, kaj en okcidento al Cheyres.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 152 de Estavayer-le-Lac al Yverdon-les-Bains. En nordo tra la komunumo pasas grandparte en tunelo la svisa aŭtovojo A1, al kiu la plej proksima alveturejo situas 4 kilometrojn nordokcidente apud Estavayer-le-Lac. La trajnlinio de Estavayer-le-Lac al Yverdon-les-Bains, kiu pasas tra la komunuma teritorio tie ne diponas pri haltejo. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga al Estavayer-le-Lac.

Historio[redakti | redakti fonton]

Homoj en Châbles setlis jam dum pluraj jarmiloj. En la jaro 1996 en Châbles estis malkovrita nekropolo el la bronzepoko. Dum romia epoko grava romia vojo kondukis tra Châbles. Dum mezepoko Châbles apartenis al la Senjorujo Font. En la jaro 1536 la vilaĝo estis konkerita de la urba ŝtato Friburgo kaj atribuita al la Voktejo Font-La Molière kaj poste Font-Vuissens. De la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1848 ĝi apartenis al la distrikto Estavayer, tiam ĝi estis atribuita al la nova distrikto Brojo. Ĝis 1801 Châbles formis kune kun Châtillon grandkomunumon, tiam la du komunumoj dividiĝis kaj formis apartajn aŭtonomajn komunumoj.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]