Châteauroux

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Châteauroux
Administrado
Lando Francio
Regiono Centro
Departemento Indre (prefektejo)
Arondismento Châteauroux (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 4 kantonoj
Urbestro S-ro Jean-François Mayet
2001-2008
Poŝtkodo 36000
Kodo laŭ INSEE 36044
Demografio
Loĝantaro 49 632
1999
Loĝdenso 1 943 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
46°48′37″N 1°41′28″O  /  46.81028°N, 1.69111°O / 46.81028; 1.69111 (Châteauroux)Koordinatoj: 46°48′37″N 1°41′28″O  /  46.81028°N, 1.69111°O / 46.81028; 1.69111 (Châteauroux)
Alto De 132 al 164 m
Areo 25,54 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Châteauroux
Red pog.svg
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Châteauroux [ŝatorU], en esperanto Ĉatoruso[1], estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Indre kaj en la regiono Centro. Ĝi estas la prefektejo (ĉefurbo) de la departemento, kaj do estras unu arondismenton. La urbo havas proksimume 50 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Castelroussins en la franca lingvo.

Enhavo

[redakti] Geografio

250 kilometrojn sude de Parizo, Châteauroux situas kore de tri naturaj regionoj : unue Ĉampanjo, kie etendiĝas grandaj cerealaj kultivejoj, due Brenne kun ĝiaj multnombraj lagoj, kaj trie Boischaut kun paŝtaĵoj por bredado. La urbo estas trafluata de la rivero Indre.

[redakti] Historio

La nomo "Châteauroux" devenas de iu landsinjoro nomita Raoul le Large, kiu en 937 forlasis sian eksan palacon de Déols kaj fondis novan fortikaĵon ĉe la maldekstra bordo de la rivero Indre, la Château de Raoul (kastelo de Raoul). Tiun kastelon oni nomigis « château Raoul » ekde 1112.

[redakti] Vidindaĵoj

La Château-Raoul, ĉe la bordoj de la rivero Indre, estis la kastelo de la landsinjoroj de Déols kaj donis sian nomon al la urbo. Ĝi estis rekonstruita dum la 15-a jarcento kaj renovigita dum la 19-a jarcento.

En la muzeo Bertrand, lokita ene de eksa luksa domo de la 18-a jarcento, troviĝas kolektoj de la napoleona periodo.

[redakti] Esperanto

Ĉatoruso estas kongresurbo de SAT-Amikaro en 2012.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

• Oficiala TTT-ejo

[redakti] Referencoj

  1. Laŭ Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj