Chäserrugg-Aertelfero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chäserrugg-Aertelfero

La aertelfero[redakti | redakti fonton]

La Chäserrugg-Aertelfero (Koordinatoj: 47° 09′ 18″ N 9° 18′ 46″ O / 47.15500 °N, 9.31278 °O / 47.15500; 9.31278 (mapo)Koordinatoj: 47° 09′ 18″ N 9° 18′ 46″ O / 47.15500 °N, 9.31278 °O / 47.15500; 9.31278 (mapo)), estas aertelfero en la municipo Unterwasser en Malnov-Sankt-Johano en Togenburgo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝin funkciigas la kompanio Bergbahnen Unterwasser-Iltios Chäserrugg AG (BUIC AG). La aertelfero komenciĝas je alteco de 1339 m. super la marnivelo kaj kondukas al la pinto de la monto Chäserrugg je 2262,4 m super la marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua konstrupermespeton por aertelfero de Iltios al Chäserrugg estis jam prezentita en la jaro 1961. Post multaj kvereloj kaj disputoj en la jaro 1966 estis finfine koncedita la permeso. Pro financaj problemoj la tiama kompania tamen rezignis pri la projekto. Nur pli ol dek jarojn poste oni reprenis la projekton. En la jaro 1971 oni komencis la konstruadon de la aertelfero al Chäserrugg. La malfermon oni celebris en la jaro 1972.

Signifo por la turismo[redakti | redakti fonton]

La aertelfero de Iltios al Chäserrugg estas la daŭrigo de la Iltios-Funikularo, kiu kondukas de Unterwasser, kiu situas je 911 m super la marnivelo al la monta haltejo Iltios. La Chäserrugg-Aertelfero estas apartenas kune kun la Iltios-Funikularo al la skiregiono Supera Togenburgo. Vintre ĝin utiligas ĉefe skiantoj kaj neĝtabulantoj. En la jaro 1981 la oferto de la skiregiono sur la monto Chäserrugg estis kompletigita per la konstruo de la skilifto Ruggschopf-Chäserrugg.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]