Chabé-Aban

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chabé-Aban
Denaskaj parolantoj 0
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en neniu lando
Lingvaj kodoj
vdr

Chabé-Aban, Chabé-Abane, Chabe AbaneShabé Aban estas apriora projekto de internacia planlingvo kreita de 1886 de inĝeniero Eugène Maldant. Maldant, diris ke li pruvis krei internacian lingvon bazita sur naturaj lingvoj, sed, pro la mallogikeco de ili, decidis krei tutnovan aprioran lingvon. Malgraŭ ĝia nomo signifas "Natura Lingvo", ĝi estas malnatura, arbitra kaj skema. Mankas logiko al la gramatiko kiu estas iom bazita en uzo de naturaj lingvoj.

Post, Chancerel en 1889, kiu kunlaboris kun Maldant, kreis Oidapa, sian version de Chabé.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Alfabeto[redakti | redakti fonton]

La lingvo havas 5 vokalojn: a, e, i, o, u; kaj 16 konsonantojn: b, c (ŝ), d, f, g, j (ĵ), k, l, m, n, p, r, s, t, v, z.

Krom latina alfabeto de 21 literoj, provizore uzita, la projekto ankaŭ proponas alian kun literoj formitaj per rektoj (konsonantoj) kaj kurboj (vokaloj). Krom tiuj "literojn", la projekto ankaŭ uzas kelkajn diakritikoj por modifi la vokalojn.

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Tiu estas pli unu apriora lingvo kun preformaj elementoj en kiu ĉiu litero havas unu signifon modifiita de la sekva: ba = dio, be = religio; za = arbo, ze = floro. Ŝajnas ke propraj nomoj restas kiel en la origina lingvo kun ŝanĝo en grafio.


La substantivo estas neŝanĝebla, sed oni deklinacias la artikolon kiu devas ĉiam antaŭigi la substantivon.

Oni uzas prefiksojn por modifi la vortojn, ekzemple:

imi = trinki; iomi = retrinki; youmi = maltrinki (vomi).

La substantivoj estas ĉiam viraj.


La artikoloj montras la genron, la nombron kaj la kazon:

La akuzativo estas simila al nominativo, la genitivo de artikolo imitas nelogike la partitivan artikolon de la franca lingvo. La artikolo estas samtempe difina kaj maldefina, ĉar ĉiam devas akompani la substantivon.


La adjektivoj estas simplaj aŭ derivataj. Ili estas neŝanĝeblaj. Oni markas la gradojn per prepozicioj: ai= pli; ia = malpli; a ai = la plej; a ia = la malplej kaj o = tre. Oni povas formi adjektivoj aldonante la prefikson e- al substantivo.


Estas personaj pronomoj malsamaj por vira kaj ina genro:

ununombra multenombra
1-a 2-a 3-a 1-a 2-a 3-a
vira ina vira ina vira ina vira ina vira ina vira ina
Chabé-Aban ab eb ak ek al el abs ebs aks eks als els
Esperanto mi vi li ŝi ni vi ili

Nura konjugaciita verbo estas i (esti), ĉiuj aliaj verbojn oni faras aldonante ĝin al infinitivo:


La prepozicioj estas formitaj de unu aŭ du vokaloj: a = al; ai = pli.


La simplaj adverboj estas formitaj per du vokaloj: aa= hodiaŭ. La derivitaj adverboj estas formita de prepozicio o- aldonita al adjektivo.


La konjunkcioj estas formitaj per unu vokalo kaj unu konsonanto: om = kaj, on = aŭ.


La interjekcioj ankaŭ estas formitaj per unu vokalo: a!= ve!


La derivacio estas farita sur 80 unusilabaj radikaloj, de ba ĝis zu.

Prefiksoj:

  • a- = adjektivoj;
  • e- = prezenta participo;
  • i- = pasinta participo;
  • o- = adverbo;
  • u- = negativa adjektivo;

Sekve: di= saĝeco; adi = saĝa; edi = komprenante; idi = kompreninte; odi = saĝe; udi = malsaĝa.

Sintakso[redakti | redakti fonton]

La substantivoj estas antastaŭitaj de artikolo kaj determinanto, kaj sekvata de adjektivoj. La subjekto venas antaŭ verbo, ekscepte en demando, kiam verbo antaŭigas la subjekton.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Ekzempleto: peme ad Jenev om peme ad Konstans ib as ob ai agig peme ad Süis.

Traduko: "La lako de Ĝenevo kaj la lako de Konstanco estas la du plej grandaj lakoj en Svisio".

Nombroj (1-10): ô, ob, oc, od, of, og, oj, ok, ol, oa.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Maldant, Eugene
Chabe Abane -- la langue naturelle
Paris: Jouve, 1886 (136 p.)

Rónai, Paulo.
Babel & Antibabel.
São Paulo: Perspectiva. 1970, pag. 31-32