Chad Trujillo
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 24 Nov. 2010.
3 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
| Chadwick A. Trujillo | ||
|---|---|---|
|
Chadwick A. Trujillo |
||
| Persona informo | ||
| Nomo | Chadwick A. Trujillo | |
| Dato de naskiĝo | 22-a de novembro 1973 | |
| Okupo | ||
| Aĝo | 38 | |
Chadwick A. Trujillo , aŭ Chad TRUJILLO, (naskiĝis la 22-an de novembro 1973) estas usona astronomo
Li lernis en la Oak Park and River Forest High School, en Oak Park (Ilinojo), fariĝis bakalaŭro pri sciencoj en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio en 1995 kaj doktoro de filozofio en la Universitato de Havajo en 2000.
Li laboras en la Observatorio Gemini de Havajo.
Li malkovris, kun Mike Brown kaj David L. Rabinowitz plurajn transneptunajn objektojn, inter kiuj Erison, plej granda nun konata nanoplanedo, kaj Haŭmeo, kvankam ties malkovro estis oficiale atribuata al José Luis Ortiz Moreno[1].
Li ankaŭ trovis asteroidan lunon : S/2001 (47171) 1, kiu orbitas ĉirkaŭ la transneptuna objekto (47171) 1999 TC36
| transneptunaj objektoj malkovrataj: 17 | |
|---|---|
| (19308) 1996 TO66 | 12-a de oktobro 1996 |
| (26375) 1999 DE9 | 20-a de februaro 1999 |
| (60608) 2000 EE173 | 3-a de marto 2000 |
| S/2001 (47171) 1 | 8-a de decembro 2001 |
| (126154) 2001 YH140 | 18-a de decembro 2001 |
| (126155) 2001 YJ140 | 20-a de decembro 2001 |
| (55565) 2002 AW197 | 10-a de januaro 2002 |
| Kvavaro | 4-a de junio 2002 |
| (84719) 2002 VR128 | 3-a de novembro 2002 |
| (119951) 2002 KX14 | 17-a de majo 2002 |
| (120178) 2003 OP32 | 26-a de julio 2003 |
| Sedno | 14-a de novembro 2003 |
| Orko | 17-a de februaro 2004 |
| (120348) 2004 TY364 | 3-a de oktobro 2004 |
| (Haŭmeo) | (28-a de decembro 2004) |
| Makemako | 31-a de marto 2005 |
| Eriso | 8-a de januaro 2005 |


