Chaenomeles japonica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Japania kenomelo, florcidonio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Rosales
Familio: Rozacoj (Rosaceae )
Genro: kenomelo (Chaenomeles )
Specio: Chaenomeles japonica
Chaenomeles japonica
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Floroj de kenomelo

Chaenomeles japonica, japania kenomeloflorcidonio estas specio el la genro Chaenomeles el la plantfamilio de la Rozacoj (Rosaceae).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kenomelo estas ne tre alta arbedo kun dornoj kaj larĝe etendantaj branĉoj. La alteco estas de 0,6 ĝis 2,0 m. La junaj branĉoj estas peltaj, branĉoj de la lasta jaro verukaj. La folioj estas lancetaj ĝis inverse ovoformaj, malfajne dentaj kaj kalvaj. Ili estas kun la tigo 1 cm longaj kaj 2 ĝis 3 cm larĝaj. La kromfolioj estas 1 cm longaj kaj 1,5 ĝis 2 cm larĝaj, renformaj kaj dentaj. La floroj staras du- ĝis triope. Ili estas oranĝaj ĝis brikruĝaj. En malfermita stato la floroj estas 3 ĝis 4 cm larĝaj. La fruktoj havas diametron de 4–7 cm kaj estas flavaj.

Origino[redakti | redakti fonton]

La specio estas indiĝena en Japanio.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Kenomelo estas ofta ornamarbedo. Oni kultivas ĝin ekde 1874.

Krudaj fruktoj ne estas manĝeblaj. La fruktoj estas stokeblaj. Ili enhavas sukeron kaj askorbinan acidon. Per kuirado ili moliĝas kaj kaj oni povas gajni sukon. Ili taŭgas por fari ĵeleon kiel ĉe la parena cidonio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Herfried Kutzelnigg: Maloideae. In: Hans. J. Conert u.a. (Hrsg.): Gustav Hegi. Illustrierte Flora von Mitteleuropa. Band 4 Teil 2B: Spermatophyta: Angiospermae: Dicotyledones 2 (3). Rosaceae 2. Blackwell 1995. ISBN 3-8263-2533-8

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]