Challans

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Challans
Flago Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Luarlandoj
Departemento Vendeo
Arondismento Les Sables d'Olonne
Kantono Challans
Urbestro S-ro Serge RONDEAU
Poŝtkodo 85300
Kodo laŭ INSEE 85047
Demografio
Loĝantaro 19000
2007
Loĝdenso 248 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
46°50′48″N 1°52′41″U  /  46.84667°N, 1.87806°U / 46.84667; -1.87806 (Challans)Koordinatoj: 46°50′48″N 1°52′41″U  /  46.84667°N, 1.87806°U / 46.84667; -1.87806 (Challans)
Alto De 1 al 64 m
Areo 64,84 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Challans
Red pog.svg
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r


Challans estas franca komunumo situanta en la norduesta parto de la departemento Vendeo. Kun 19.000 loĝantoj Challans estas la dua plejgranda urbo de la departemento. Ĝi situas je 15 kilometroj de la marbordo.

Enhavo

[redakti] Historio

La originoj de Challans datumas de la Prahistorio kiel tion atestas la menhiro eltrovita en la vilaĝeto "La Vérie". La nomo de la urbo devenas el la antaŭhindoeŭropa vorto "kal" kiu signifas "rifuĝejo", "rifuĝkelo". La 16-an 1956, en la loko "Les Villates", la kaŝejo de bronzepoka gisisto estas eltrovita kaj ties trezoro kiu konsistas el 298 pecoj, nuntempe estas ekspozata en la Nacia Muzeo de Antikvaĵoj situanta en Saint-Germain-en-Laye. Dum la merovida epoko kiu sekvas la romia okupado, Challans estas evangelizita ĉefe sub la influo de la monaĥo Sankt-Filiberto.

Je la 12-a kaj 13-a jarcento, la komercfoiroj kontribuas al nova prospero por la vilaĝo kiu tiam troviĝas sub la aŭtoritato de la Baronlando de Commequiers. Daŭre de la 17-a jarcento, reĝa ordo translokas la feudan administracion el Commequiers al Challans, donante tiel ĝian unuan kreskon al tio kio estas tiam nur vilaĝo.

Dum la Franca Revolucio de 1789, la novaj administraj dividoj deciditaj de la Nacia Asembleo, plifortigas Challans en ĝia rolo de loka ĉefurbo en nordokcidenta parto de la tutnova departemento Vendeo. Je Marto 1793, kore de la vendea kontraŭrevolucia ribelego, la urbeto estas la kialo de multaj bataloj inter la "bluaj" respublikaj soldatoj kaj la "blankaj" vendeaj ribelantoj. La 6-an de Junio 1794, sub la ordoj de la estroj Stofflet kaj Charette, la ribelantoj atakas la urbon sed la "bluaj" rezistas kaj eĉ finvenkas ilin en loko nomita "Le calvaire" (esperante : la kalvario).

Je la Resurtronigo, la kreado de multaj novaj vojoj donacas al la urbo daŭran kreskon ĉar Challans fariĝas efektive grava vojkruciĝo inter la heĝkamparo kaj la maro.

Dum la Tria Respubliko, La nova fervojo de Nanto al la vendea marbordo (Saint-Gilles), pligrandigas la kreskon de la urbo. La prospero de Challans manifestiĝas ankaŭ tra la konstruo de nova preĝejo (1897) kaj de nova urbodomo (1913).

Post la dua mondmilito, Challans fariĝas dinamika industria urbeto danke al la iniciativoj de ĝiaj lokaj entreprenistoj.

[redakti] Geografio

Situanta en la Nordokcidenta parto de Vendeo, ĉefurbo de la Bretona Marĉo (france : Marais Breton), Challans profitas de ĝia privilegia geografia posicio. Je la vojkruciĝo de ok gravaj vojoj, Challans trudiĝis kia la turnplato de la Bretona Marĉo. Nuntempe, la kresko de la vendea vojreto garantias al Challans radiadon kiu etendiĝas de la atlantika marbordo al la regiona ĉefurbo Nanto.

[redakti] Devizo

In viam prosperitatis et pacis (latine: Sur la vojon de la prospero kaj la paco)

[redakti] Demografio

1936 1954 1962 1968 1975 1982 1990 1999 2007
5.704 5.828 6.962 8.558 11.794 12.845 14.203 16.132 18.862

[redakti] Ĝemeliĝo

Challans estas ĝemeliĝinta kun la itala urbo Saronno.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  oficiala TTT-ejo de Challans
Ekstera ligilo  oficiala TTT-ejo de la turismoficejo
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj