Challenge 1932

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Challenge 1932 – Internaciaj Konkuroj de Turismaj Aviadiloj okazis en Berlino inter la 12-a kaj 28-a de aŭgusto 1932 kiel la 3-a el la serio Challenge. Ilin finis venko de la pola skipo Franciszek Żwirko kaj Stanisław Wigura en aviadilo de pola konstruo RWD-6, kio estis granda sukceso de pola sporta aviado en internacia skalo. La konkurado ampleksis teknikan pritakson de aviadiloj, teknikajn konkurencojn, provon de maksimuma rapido kaj rondan flugon ĉirkaŭ Eŭropo, kun longeco de 7363,2 km tra Germanio, Pollando, Ĉeĥoslovakio, Aŭstrio, Jugoslavio, Italio, Svislando, Francio, Nederlando, Danio kaj Svedio.

Bibliografio

  • Marian Krzyżan. Międzynarodowe turnieje lotnicze 1929-1934. Wydawnictwa Komunikacji i Łączności, Warszawa 1988, ISBN 83-206-0637-3

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara