Challenger-profundo
La Challenger-profundo estas la tria plej profunda loko de la Mariana Fosego en la Pacifiko, kun 10.899 m.
Geografio
Ĝi troviĝas 1.800 km oriente de Filipinoj en sudokcidenta parto de la Mariana Fosego, profunda submara fosego en okcidenta Pacifiko. Tie situas ĉ. 500 km sudokcidente la insulo Guam, insulo de la Marianoj, kiu apartenas al la melaneziaj insuloj, ĉ. ĉe 12° norda latitudo kaj 143° orienta longitudo.
Historio
La angla mezurŝipo Challenger II sciigis jam en 1951 pri marprofundo de 10.899 m en la Mariana Fosego, mezurita per eĥosondilo (10.863 m per dratmezurilo). Oni nomumis tiun lokon Challenger-profundo.
La merĝo en tiun profundon okazis unuafoje la 23-an de januaro 1960 fare de Jacques Piccard kaj Don Walsh per merĝa submarŝipo Trieste. La preciza loko de la merĝo estas nomata - ekde tiam - ankaŭ Trieste-profundo.