Chamoj

El Vikipedio
(Alidirektita el Cham (Azio))
Saltu al: navigado, serĉo
Cham
Urang Campa
Danses Cham.jpg
Chamoj-danco ĉe unu el iliaj temploj en Nha Trang, (Vjetnamio)
Suma populacio

~500 000

Ŝtatoj kun signifa populacio
Flago de Kamboĝo Kamboĝo 317 000[1]
Flago de Vjetnamio Vjetnamio 127 000[2]
Flago de Laoso Laoso 15 000[2]
Flago de Malajzio Malajzio 10 000
Flago de Tajlando Tajlando 4 000
Flago de Usono Usono 3 000
Nekonata flago Francujo 1 000
Lingvo(j)

chama, malaja,

kmera, vjetnama, tamila
Religio
Kamboĝaj Cham-homoj: precipe sunaistoj[3]
Vjetnamaj Cham-homoj: precipe hinduoj and islamanoj[4][5]
Parencoj
Jarai-homoj, Acehnese-homoj, malajoj kaj aliaj aŭstroneziaj homoj de sudorienta Azio.
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Cham-homoj (vjetname:người Chămngười Chàm, chame: Urang Campa), ĉamojchamoj, estas, en sudorienta Azio, membroj de etno, kiu nomiĝas "Cham". Ili estas amasaj inter la Kampong Cham provinco en Kamboĝo kaj la Phan Rang-Trap Cham-distrikto de centra Vjetnamio, kaj ankaŭ en tiuj ĉi areoj de sudorienta Vjetnamio Phan Thiết, Ho-Ĉi-Min-urbo kaj An Giang. Ankaŭ ĉirkaŭ 4 000 chamoj vivas en Tajlando; multaj el ili movis suden al la Pattini, Narathiwat, Yala kaj Songkha provincoj por labori. Cham-popolo formas kernon de la islamaj komunumoj en ambaŭ Kamboĝo kaj Vjetnamio[3].

Cham-kolonioj estas restoj de la Regno de Champa (de 7-a ĝis 15-a jarcentoj). Ili estas proksime rilatiĝantaj al alia aŭstronezia popolo, kaj parolas "Cham-lingvon", aŭ "chamon", kiu estas malajo-polinezia lingvo de la aŭstronezia familio (Aceh-chama subgrupo). Ĝi estas kontraste al la najbaraj vjetnamoj, kiuj parolas la vjetnaman lingvon, kiu estas aŭstralazia lingvo.

Enhavo

[redakti] Historio

Historia amplekso de la Regno de Champa (verde) ĉirkaŭ 1100 p.K.;
ruĝaj nomoj estas malnovaj urbonomoj
Prezento de Cham-marsoldato batalanta kontraŭ la kmeroj, ŝtonbareliefo de Bayon (Angkor).

La prapatroj de la chamoj verŝajne migris deloke de la insulo de Borneo[6]. Ĉinaj notoj pri la Regno de Champa datumas tiel malproksime malantaŭen kiel la dua jarcento p.K. Jam dum la 9-a jarcento, la regno kontrolis la terojn inter Hue, en centra An-Namo, kaj la delto de Mekongo en Koĉinĉino. Ĝia prospero venis de markomerco pri santaloligno kaj sklavoj, kaj verŝajne inkludis piratadon.

Cham-tradicio pretendas ke la fondinto de la Cham-ŝtato estis Lady Po Nagar. Ŝi originis de Khan Hoa provinco (Nha Trang kiel ĉefurbo), de terkultivista familio de monto Dai An. Spiritoj helpis ŝin, kiam ŝi velis per peco da santaloligno al Ĉinio, kie ŝi geedziĝis kun heredonto de la reĝa familio, kun kiu ŝi havis 2 filojn, ŝi revenis hejmen ankoraŭ per la peco da santaloligno, kaj iam iĝis la reĝino de Champa[7], kie ŝi estas ankoraŭ honoregita.

Al-Dimashqi (1325) deklaris ke "la lando de Champa ... estas enloĝita fare de islamanoj kaj fetiĉadorantoj. La islama religio venis tien dum la epoko de kalifo Uthman ... kaj Ali ibn Abi Talib; multaj islamanoj, kiuj estis forpelitaj fare de Umajadoj kaj de Al-Hajjaj ibn Yusuf, fuĝis tien."

La Daoyi Zhilue dokumentas pri ĉinaj komercistoj, kiuj iris en Cham-havenojn de lando de Champa, geedziĝis kun Cham-virinoj, al kiuj ili regule revenis post komercaj vojaĝoj[8]. Ĉina komercisto de Quanzhou, Wang Yuanmao, komercis amplekse kun Champa lando, kaj geedziĝis kun Cham-princino[9].

En la 12-a jarcento p.K., chamoj batalis per serio da militoj kontraŭ la ankoraj kmeroj sur la okcidenta fronto. Chamoj kaj iliaj aliancanoj lanĉis atakon de la lago Tonlesapo, kaj sukcesis detrui la kmeran ĉefurbon. En 1181, aliflanke, ili estis venkitaj fare de reĝo de kmeroj, Jayavarman la 7-a.

Inter la pliiĝo de la kmera imperio ĉirkaŭ 800 p.K. kaj la premo de la vjetnama amplekso suden, la Regno de Champa komencis malpliiĝi. Dum la vjetnama invado de Champa lando en 1471, ĝi suferspertis grandan malvenkon fare de la vjetnamoj; 120 000 Cham-homoj estis aŭ kaptitaj aŭ mortigitaj, kaj la reĝlando estis reduktita al malgranda enklavo proksime de Nha Trang. Inter 1607 kaj 1676, la Champa reĝo konvertiĝis al Islamo, kaj dum tiu periodo Islamo iĝis domina trajto de Cham-socio.

La Cham estis patrinlinia socio, kaj heredo estis transdonita de patrino.[10]. Pro tio, la vjetnamoj en 1499 realigis leĝon ekskludantan geedziĝon inter Cham-virinoj kaj ĉiu unuopa vjetnama masklo, nekonsiderante klason.[11][12][13][14][15]. La vjetnama eldonita instrukciaĵo en la ĉefurbo estis mortigi ĉiujn chamojn ene de la najbaraĵo[16].

Kiam la dinastio Ming en Ĉinio falis, pluraj miloj da ĉinaj rifuĝintoj fuĝis suden, kaj amplekse instaliĝis en Cham-terojn kaj en Kamboĝon.[17]. La plej multaj el tiuj ĉinoj estis junaj maskloj, kaj ili prenis Cham-virinojn kiel edzinojn. Iliaj infanoj identiĝis laŭ ĉina kulturo. Tiu migrado okazis en la 17-a kaj la 18-a jarcentoj[18].

Plia vastiĝo de la vjetnamanoj en 1720 gvidis al la aneksado de la Champa regno, kaj al ties persekuto fare de la vjetnama reĝo, Minh Mang. Konsekvence, la lasta islama Champa reĝo, Pô Chien, decidis grupigi siajn popolojn (tiujn sur la kontinento) kaj migri suden al Kamboĝo, dum popoloj loĝantaj laŭ la marbordo migris al Trengganu (Malajzio). Malgrandega grupo fuĝis norden al la ĉina insulo de Hajnano, kie ili estas konataj hodiaŭ sub la nomo de "Uculoj". La areo de Kamboĝo kie la reĝo kaj la metropolanoj daŭre ekloĝis estas ankoraŭ konata sub la nomo "kompong Cham", de kiu ili disigis en komunumoj trans la rivero Mekongo. Ne ĉiuj Champa-islamanoj migris kun la reĝo. Kelkaj grupoj restis malantaŭe en la Nha Trang, Phan Rang, Phan Ri kaj Phan Thiết regionoj de centra Vjetnamio.

Flago de la FLC – La Fronto por la Liberigo de Cham (Fronto por la Liberigo de Cham)

Dum la 1960-aj jaroj ekzistis diversaj movadoj de ribelo por liberigi la Cham-homojn, kaj krei sian propran ŝtaton. La movadoj estis la Liberigarmeo de Champa (FLC - Le Front pour la Libération de Cham), kaj la "Front de Libération des Hauts Plateaux" (Fronto de Liberigo de Altebenaĵoj). Tiu lasta movado serĉis kunlabori kun aliaj montettriboj. La unua nomo de la movado estis nomita "Front des Petits Peuples" (Fronto de Malgrandaj Popoloj) de 1946 al 1960. En 1960 la nomo estis ŝanĝita al "Front de Libération des Hauts Plateaux" kaj interligita, kun la FLC, la "Front Unifié pour la Libération des Races Opprimées" (FULRO - Fronto Unuiĝinta por Liberigo de Subpremitaj Rasoj), en la 1960-aj jaroj. Hodiaŭ ekzistas neniu grava separema movado aŭ politika agado.

[redakti] Genocido fare de la Ruĝaj Kmeroj

Andrew Perroin, raportisto por azia Time magazino[19], skribis en 2003 artikolon, en kiu li deklaris ke "genocido [estis] farita fare de la Ruĝaj Kmeroj kontraŭ la malgranda islamana Cham-loĝantaro de Kamboĝo". Dum la masakroj fare de la registaro, disproporcia nombro da chamoj estis mortigitaj kompare kun etnaj kmeroj. Ysa Osman, esploristo ĉe la Dokumentaro-Centro de Kamboĝo konkludas, "Eblas ke kvanto da 500 000 mortis. Ili estis konsideritaj la n-ro 1 malamikoj de Ruĝaj Kmeroj. La plano estis ekstermi ilin ĉiujn", ĉar "ili elstaris. Ili devotis sian propran dion. Ilia dieto estis malsama. Iliaj nomoj kaj lingvo estis malsamaj. Ili vivis laŭ malsamaj reguloj. La Ruĝaj Kmeroj volis ke ĉiuj estu egalaj, kaj kiam la chamoj praktikis Islamon, ili ne ŝajnis esti egalaj. Tial ili estis punitaj"[20].

[redakti] Hodiaŭ

Junaj E De homoj, membroj de Cham en montetaro
Mapo de disigo de Cham en Sudorienta Azio

La plimulto da chamoj en Vjetnamio estas hindua, dum iliaj kamboĝaj ekvivalentoj estas plejparte islamanoj[4][5].

Malmulto da orientaj chamoj ankaŭ sekvas Islamon kaj plimalaltagrade mahajanan Budismon. Multaj el ili elmigris ĝis Francujo dum la malfruaj 1960-aj jaroj, post kiam la interna milito ekokazis en Saigono.

La plimulto (88%) de chamoj, kiuj hejmas en Kamboĝo, estas islama[3], samekiel estas la Uculoj de Hajnano. La izoleco de Cham-islamanoj en centra Vjetnamio gvidis al pliigita sinkretismo kun budhismo ĝis lastatempa restarigo de kontaktoj kun aliaj tutmondaj islamaj komunumoj en vjetnamaj grandurboj; Islamo nun vidas renaskiĝon, per konstruado de novaj moskeoj. Dum la regno de Ruĝaj Kmeroj en Kamboĝo, la chamoj de tiu lando suferspertis gravajn elpurixgojn, pro kiuj ĝis duono da ilia populacio ekstermiĝis. Ili suferis pli altan rapidon de perdo ol iun ajn alian etnon; la plej multo el iliaj gvidantoj ekzekutiĝis, nur 21 el 113 (19%) imamoj pluvivis, kaj eble nur 15% el la moskeoj de Kamboĝo pluekzistis.[21].

Malajzio havas kelkajn Cham-enmigrantojn, kaj la ligo inter la chamoj kaj la malajzia ŝtato de Kelantan estas malnova. La malajzia konstitucio agnsokas al la chamoj rajton al malajzia civitaneco, kaj ilian bumiputran (indiĝenan) statuson, kaj la Cham-komunumoj en Malajzio kaj en Vjetnamio laŭ la rivero Mekongo daŭre havas fortajn interagojn.

En 2002, oni taksas ĉirkaŭ 98 971 chamojn en Vjetnamio[22].

[redakti] Religio

La temploj ĉe Mỹ Sơn estas unu el la plej sanktaj Cham-ejoj
La chamoj ornamis siajn templojn per ŝtonreliefoj prezentantaj iliajn diojn, kiel ekzemple per Garudo kontraŭbatalanta la Nāgan (12-a/13-a jarcento p.K.)

La unua religio de Cham estis formo de shaivita hinduismo, kiu originis de Hindio trans maro. Fare de arabaj komercistoj haltintaj laŭ la vjetnama marbordo survoje al Ĉinio, Islamo komencis influi la civilizon.

La preciza dato kiam Islamo venis al Cham-lando estas nekonata, sed tombo-signoj datiĝantaj de la 11-a jarcento estis trovitaj. Estas ĝenerale supozite ke Islamo venis al Hindoĉinio multe post ĝia alveno en Ĉinio dum la Dinastio Tang (618/907), kaj ke arabaj komercistoj en la regiono venis en rektan kontakton kun la chamoj ke ne aliajn. Tio eblas klarigi kial nur la chamoj estis tradicie identigitaj al Islamo en Hindoĉinio.

La plej multaj Cham-homoj, precipe en Kamboĝo, sekvas Islamon kaj apogiĝas sur ĝiajn kolonojn inkluzive de preĝi kvin fojojn tage, fastante en Ramadano, kaj elfarante haĝon al Mekao. Dum multaj jaroj, reprezentantoj de Kamboĝo partoprenis al la ĉiujara Internacia Quran Deklamantoj-Konkurado, en Kuala-Lumpuro. La Cham islamana komumumo en Kamboĝo prizorgas religiemajn lernejojn kaj estas estritaj fare de muftio.

Tamen, malgranda grupo de chamoj, kiu nomis sin Kaum Jumaat, sekvas lokalizitan adaptadon de islama teologio (Cham Bani), laŭ kiu ili preĝas nur vendredojn, kaj festas Ramadanon dum nur tri tagoj. Tamen, kelkaj membroj de tiu grupo aliĝis al la pli granda islamana Cham-komunumo pri ties praktikoj de Islamo, dum lastaj jaroj. Unu el la faktoroj por tia ŝanĝo estas la influo de ilia familio, kiu iris eksterlanden por studi Islamon.

La plej granda parto el la ĉirkaŭ 50 000 Cham-hinduoj apartenas al la Nagavamshi Kshatriya kasto[23], sed grava malplimulto estas la brahmana kasto[24]. Hindutemploj estas konataj kiel Bimong en chama lingvo, kaj la pastroj estas konataj kiel Halau Tamunay Ahier. En Ninh Thuan provinco, kie multaj chamoj en Vjetnamio baziĝas, Cham Balamon (hindua chamo) nombris 32 000 membrojn, dum Cham Bani (islamano chamo) nombris proksimume 22 000. El la 22 vilaĝoj en Ninh Thuan, 15 estas hinduaj, dum 7 estas islamaj[25] .

[redakti] Referencoj

  1. La Joshua Projekto (angle)
  2. 2,0 2,1 Cambodia’s Western Cham People, "La okcidentaj Cham-homoj en Kamboĝo"
  3. 3,0 3,1 3,2 http://worldmap.org/maps/other/profiles/cambodia/Cambodia%20Country%20Profile.pdf
  4. 4,0 4,1 http://www.everyculture.com/wc/Tajikistan-to-Zimbabwe/Cham.html
  5. 5,0 5,1 The Garland handbook of Southeast Asian music By Terry E. Miller, Sean Williams. Pg. 326 "La Garland manlibro de Sud-orienta azia Muziko fare de Terry E. Miller", Sean Williams (paĝo 326).
  6. Anne-Valérie Schweyer La malnova Vjet-Namo (Les Belles Lettres, 2005) p.6 (france)
  7. Oscar Chapuis (1995) (1995). Historio de Vjetnamio: de Hong Bang ĝis Tu Duc. Greenwood Publishing Group. Elŝutita 2010-06-28 (angle). “forigota ŝablono”
  8. Derek Heng (2009) (2009). Ĉina-malaja komerco kaj diplomatio de la 10-a ĝis la 14-a jarcento. Ohio University Press. Elŝutita 2010-06-28. “forigota ŝablono” (angle)
  9. Robert S. Wicks (1992) (1992). Valuto, merkatoj and komerco en frua Sudorienta Azio: la evoluo de indiĝenaj sistemoj ĝis 1400 p.K.. SEAP Publications. Elŝutita 2010-06-28. “forigota ŝablono” (angle)
  10. M. B. Hooker, Institute of Southeast Asian Studies (2002) (2002). Juro kaj la ĉinoj en Sudorienta Azio. Institute of Southeast Asian Studies. Elŝutita 2011-05-15. “forigota ŝablono” (angle)
  11. Ben Kiernan (2009) (2009). Sango kaj Tero: Monda historio de genocido. Yale University Press. Elŝutita 2011-01-09. “forigota ŝablono” (angle)}
  12. Văn Tài Tạ (1988) (1988). La vjetnama tradicio pri homaj rajtoj. Institute of East Asian Studies, University of California. Elŝutita 2011-01-09. “forigota ŝablono” (angle)}
  13. Barbara Watson Andaya (2006) (2006). La flama utero: repoziciigante virinojn en frua moderna Sudorienta Azio. Universitato deHavajo-Gazetaro. Elŝutita 2011-01-09. “forigota ŝablono” (angle)}
  14. Universitato Yale, Sudorienta Azio-Studoj (1985) (1985). La Vjetnamio-forumo, Temoj 5-7. Konsilio pri Sudorienta Azio ĉe Universitato Yale. Elŝutita 2011-01-09. “forigota ŝablono” (angle)}
  15. Teresa A. Meade, Merry E. Wiesner-Hanks (2006) (2006). Kunulo al seksohistorio. Wiley-Blackwell. Elŝutita 2011-01-09. “forigota ŝablono” (angle)}
  16. Victor B. Lieberman (2003) (2003). Strangaj paraleloj: Sudorienta Azio en tutmonda kunteksto, c 800-1830, Volumo 1. Kembriĝa Universitato-Gazetaro. Elŝutita 2011-05-15. “forigota ŝablono” (angle)}
  17. Encyclopaedia Britannica, inc (2003) (2003). La nova brita enciklopedio, Volumo 8. Encyclopaedia Britannica. Elŝutita 2010-06-28. “forigota ŝablono” (angle)}
  18. Barbara Watson Andaya (2006) (2006). La flama utero: repoziciigante virinojn en frua moderna Sudorienta Azio. Universitato de Havajo-Gazetaro. Elŝutita 2010-06-28. “forigota ŝablono” (angle)
  19. Kate McGeown. La forgesita Hmong de Laoso, BBC, 2-a julio 2003 "Andrew Perrin, ĵurnalisto de azia Time magazino" (angle)
  20. Andrew Perrin, Malforteco pro Numbro: islamaj malplimultoj en tuta Azio estas sub sieĝo- kaj ilian persekuton instigas fundamentistoj, Time, 10-a de marto 2003, p.1,,2
  21. Kamboĝo kaj Islamismo: Svatante la Cham-homoj; kultura reviviĝo rapidiĝas. Same faras zorgoj ĉirkaŭ fundamentismo, The Economist, la 30-a de septembro 2010, Pnom-Peno.
  22. Philip Taylor (2007) (2007). Cham-islamanoj de la Mekongo rivero: loko kaj movo en kosmopolita periferio.. NUS Press. Elŝutita 2011-01-09. “forigota ŝablono” (angle)
  23. Interago de Hindio kun Sudorienta Azio, Volumo 1, Parto 3 De Govind Chandra Pande, Projekto pri Historio de Barata Scienco, Filozofio kaj Kulturo, Centre for Studies in Civilizations (Delhio, Barato) p.231,252 (angle)
  24. http://www.state.gov/g/drl/rls/irf/2004/35433.htm
  25. Cham-lando kaj arĥeologio de Mỹ Sơn (Vjetnamio) de Andrew Hardy, Mauro Cucarzi, Patrizia Zolese p.105

[redakti] Literaturo

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj