Chama Cha Mapinduzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Chama cha Mapinduzi)
Chama Cha Mapinduzi
partio
Lando  Tanzanio
Prezidanto Samia Suluhu Hassan
Fondiĝo 5-a de februaro 1977
Ĉefa sidejo Dodomao, Tanzanio
Ideologio Socialdemokratio
Retejo https://www.ccm.or.tz/
vdr

Chama Cha Mapinduzi (mallonge: CCM) (la Partio de la Revolucio) estas la ĉefa politika partio de Tanzanio. Ĝi estis fondita en 1977 de Julius Nyerere, unua prezidanto kaj "patro de la patrio" Tanzanio, kiel daŭrigo de TANU (Tanganyika African National Union) post la kunfandiĝo de Tanganjikio kaj Zanzibaro kaj la naskiĝo de la moderna Tanzanio. De tiam, la partio daŭre restis la reganto de la lando, unue en unupartia reĝimo kaj, ekde 1992, tra la sistema venko en ĉiuj multpartiaj balotoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

CCM naskiĝis la 5-an de februaro 1977, kiel kunfandiĝo de TANU (Tanganyika African National Union), tiama partio de la registaro de Tanganjikio, kaj ASP (Afro-Shirazi Party), partio de la registaro de Zanzibaro. De ĝia fondiĝo ĝis la fino de 1992 CCM estis la sola laŭleĝa politika partio de Tanzanio. La 1-an de julio 1992 la konstitucio de Tanzanio estis ŝanĝita por ebligi la formiĝon de aliaj partioj kaj konsekvence multpartiajn balotojn. Opozicio neniel sukcesis forpeli CCM de la regado de la lando nek en la prezidantaj balotoj nek en la parlamentaj (okazintaj en 1995, 2000 kaj 2005). La balota interkonsento atingita dum la balotoj de 2005 atingis 70%. Fakte, la sola partio, kiu povus kontroli la potencon de CCM estas Chama Cha Wananchi (Civic United Front), kiu sur naciskala nivelo atingis 11%, sed kiu en Zanzibaro montriĝis 38/40% de la voĉdonoj.

La partio estis gvidata de Julius Nyerere ĝis la fino de 1990; de Ali Hassan Mwinyi ĝis la fino de 1996; de Benjamin Mkapa ĝis la fino de 2005. Ekde 2006 ĝi estas gvidata de Jakaya Kikwete, la nuna prezidanto de Tanzanio.

Politiko[redakti | redakti fonton]

La CCM de Julius Nyerere estas konsiderata inter la movadoj kiuj plej multe kontribuis al difino de Afrika socialismo. Interalie, la politiko de Nyerere estis bazita sur modelo de kolektiva agrikulturo konata sub la nomo "Ujamaa". Tra la jaroj, CCM iom post iom modifis siajn proprajn poziciojn, interalie akceptante kelkajn principojn de liberala merkato kaj kelkajn formojn de privatiziĝo kiel rimedojn por malgrandigi malriĉecon en la lando. Nuntempe, la ĉefaj objektivoj de CCM koncernas la kreskon de produktiveco de la lando, la kreskon de dungado, la akiron de teĥnologio, la plivastiĝon sur internaciaj merkatoj, kaj la plifortigon de privataj entreprenoj kiel motorojn de ekonomio.

Anoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]