Chamblon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chamblon
Blazono de Chamblon
Blazono de Chamblon
Blazono de Chamblon
Chamblon
Chamblon
Chamblon
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 46′ 43″ N 6° 36′ 23″ O / 46.77861 °N, 6.60639 °O / 46.77861; 6.60639 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 43″ N 6° 36′ 23″ O / 46.77861 °N, 6.60639 °O / 46.77861; 6.60639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 550
Areo 2,86 km²
Alteco 519 m super marnivelo
Poŝtkodo 1436
Komunumkodo 5904
Mapo de Chamblon
Mapo de Chamblon
Situa mapo de Chamblon
vdr

Chamblon estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 550 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Chamblon situas sur teraso norde de la ebenjaxo de la rivero Orbe proksimume 2,5 kilometrojn okcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains en la Vaŭda Mezlando ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro. La komunumo konsistas el la vilaĝo Chamblon kaj la setlejoj Champ Bayard, Cossaux kaj Les Uttins.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,86 km², de kiuj 20,6% estas kovritaj de arbaro, 52,3% servas por agrikulturo kaj 24,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Chamblon limas en nordo al Montagny-près-Yverdon, en oriento kaj sudo al Treycovagnes, en sudokcidento al Suscévaz, kaj en nordokcidento al Champvent.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Chamblon situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas pere de flanka vojo ek de Yverdon-les-Bains. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas proksimume 2,5 kilometrojn nordoriente de la komunumo apud Yverdons-les-Bains.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Chamblon datiĝas el la 12-a jarcento jam per la aktuala nomformo. Apud Les Uttins estis trovitaj restaĵoj de kverkaj hakiloj el la neolitiko. En la loko dum la romia epoko ekzistis armeejo. Dum mezepoko Chamblon apartenis al la Senjorujo Montagny-le-Corboz kaj ek de 1476 al la Voktejo Grandson. En la jaro 1762 la senjorujo transiris de la bernaj familioj Manuel, Zehender kiaj von Weiss al la Barono de Brackel, kiu tie konstruis vastan kastelon. En la jaro 1981 en Chamblon estis konstruita ekzercejo por la infanterio de la Svisa Armeo, kiu kovras proksimume la duonon de la komunuma teritorio.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]