Champéry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Champéry (stacidomo) kaj Champéry-Village (stacidomo).
Champéry
Blazono de Champéry
Blazono de Champéry
Blazono de Champéry
Champéry
Champéry
Champéry
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Monthey
Koordinatoj  46° 10′ 41″ N 6° 52′ 13″ O / 46.17806 °N, 6.87028 °O / 46.17806; 6.87028 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 41″ N 6° 52′ 13″ O / 46.17806 °N, 6.87028 °O / 46.17806; 6.87028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1272
Areo 38,88 km²
Alteco 1055 m super marnivelo
Poŝtkodo 1874
Komunumkodo 6151
Mapo de Champéry
Mapo de Champéry
Situa mapo de Champéry
vdr

Champéry estas komunumo en la distrikto Monthey en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1272 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Champéry Champéry situas en Suba Valezo supre en la Valo de Illiez en la fontregiono de la rivero Vieze, okcidenta alfluanto de Rodano. Champéry estas la centro de la skiregiono Porte du Soleil.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 38,88 km², de kiuj 33,0% estas kovritaj de arbaro, 32,9% servas por agrikulturo kaj 4,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Champéry limas en nordo al Val-d'Illiez, en oriento al Evionnaz, en sudo al Sixt-Fer-à-Cheval (Haute-Savoie, Francio), en sudokcidento al Samoëns (Haute-Savoie, Francio), en okcidento al Morzine (Haute-Savoie, Francio), kaj en Montriond (Haute-Savoie, Francio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Champéry kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 201 de Saint-Triphon. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 18 kilometrojn nordoriente apud Saint-Triphon. Pere de la mallarĝspura fervojlinio de Aigle al Champéry la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Champéry datiĝas el la jaro 1286 kiel Champery. Dum mezepoko Champéry estis parto de la savoja Subvoktejo Illiez, kiu post la konkero fare de la Valezaj Dekonoj en 1536 estis integrita al la Voktejo Monthey. Ĝis 1838 Champéry apartenis al la komunumo Val-d'Illiez. En la jaro 1839 ĝi sendependiĝis kaj konstituiĝis kiel aparta politika komunumo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]