Avusy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Champlong)
Avusy
Blazono de Avusy
Pejzaĝo apud Avusy
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 9′ 0″ N 5° 59′ 30″ O / 46.15000 °N, 5.99167 °O / 46.15000; 5.99167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1388
Areo 5,22 km²
Alteco 410 m super marnivelo
Poŝtkodo 1285
Komunumkodo 6604
Mapo de Avusy
vdr

Avusy estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando. Ĝi havis 1388 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Avusy estas kampara komunumo en ĉefe urba Kantono Ĝenevo. Ĝi situas en la ekstrema sudokcidento de la kantono ĉe la landlimo kun Francio. Al la komunumo apartenas la vilaĝoj Avusy-Village, Athenaz, Sézegnin kaj la vilaĝeto Champlong. La komunumo apartenas al la regiono Ĝeneva Ĉampanio. La sudan limon de la komunumo kaj landlimon formas la rivereto La Laire, alfluanto de Rodano.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Avusy limas en nordo al Avully, en nordnordoriento al Cartigny, en nordoriento al Laconnex, en oriento al Soral, en sudo al Viry (Francio), kaj en okcidento al Chancy.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Avully estas konektita al la publika transportreto per loka buso de la urbo Ĝenevo. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Ĝenevo al Chancy.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Avusy datiĝas el la jaro 1260 kiel Avussie.[1]

Dum mezepoko la alta jurisdikcio pri Avusy apartenis al la Grafoj de Ĝenevo, dum la malalta jurisdikcio estis konceditaj al la paroĥaro Saint-Victor.

En la jaro 1564 estis parte detruita la burgo de la Senjoroj de La Grave en Champlong fare de la vilaĝkameradoj de Cartigny kaj en la jaro 1590 la bernanoj ĝin detruis komplete. Postrestis ĝia ĉirkaŭanta muro, kiu viziteblas ankoraŭ hodiaŭ.

Per la kontraktoj de Parizo kaj Torino de la jaroj 1749 kaj 1754 Avusy estis atribuita al la reĝolando Sardinio. En la jaro 1816 per la kontrakto de Torino la Avusy finfine estis atribuita al Kantono Ĝenevo kaj fariĝis svisa. Ĝis 1847 ĝi estis parto de la komunumo Avusy-Laconnex-Soral, kiu tiam estis dividita al tri memstaraj komunumoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]