Champs-sur-Marne

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Champs-sur-Marne

{{{bildo-priskribo}}}

Administrado
Lando Francio
Regiono Francilio
Departemento Seine-et-Marne
Arondismento Torcy
Kantono Champs-sur-Marne (ĉefurbo)
Urbestro S-ino Maud Tallet
2001-2007
Poŝtkodo 77420
Kodo laŭ INSEE 77083
Demografio
Loĝantaro 24 105
2008
Loĝdenso 3 280 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
48°51′10″N 2°36′10″O  /  48.85278°N, 2.60278°O / 48.85278; 2.60278 (Champs-sur-Marne)Koordinatoj: 48°51′10″N 2°36′10″O  /  48.85278°N, 2.60278°O / 48.85278; 2.60278 (Champs-sur-Marne)
Alto De 38 al 106 m
Areo 7,35 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Champs-sur-Marne
Red pog.svg
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Blazono

Champs-sur-Marne estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Seine-et-Marne kaj en la regiono Francilio, apud Torcy. Ĝi havas proksimume 25 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Campésiens.

Tiu mezgranda urbo ĝuas bonajn vivkondiĉojn : 50% el ĝia areo konsistas el verdaj parkoj aŭ akvujoj. La kastelo de Champs-sur-Marne, rekonstruita dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj, estis loĝita interalie de Madamo de Pompadour, fama amantino de Ludoviko la 15-a.

Enhavo

[redakti] Geografio

Champs-sur-Marne troviĝas proksimume 20 kilometrojn el Parizo, kaj ĉe la flanko de plataĵo apud la rivero Marno, je la limo kun la departemento Seine-Saint-Denis. Ĝi havas landlimojn kun la komunumoj Chelles norde (preter la Marno), Noisiel oriente, Émerainville sude, Noisy-le-Grand okcidente kaj Gournay-sur-Marne nordokcidente.

[redakti] Vidindaĵoj

La preĝejo de Champs-sur-Marne situas apud la urbdomo, kaj estis menciita ekde la 7-a jarcento en malnova libro : ĝi estis rekonstruita ĉirkaŭ la 12-a jarcento far la loĝantoj de la dependa vilaĝeto Malnoue (kiu nun apartenas al Émerainville). La pastrejo (presbytère), renovigita en 2001, troviĝas tute antaŭ la preĝejo, kaj estas hodiaŭ uzata kiel ekspoziciejo aŭ kunvenigejo.

La kastelo de Champs-sur-Marne estas klasifikita kiel « nacia palaco » kaj cetere kiel « historia monumento ». Ĝi entenas francstilan ĝardenon, anglastilan parkon kaj rimarkindajn meblojn, elektitajn far Madamo de Pompadour dum la 18-a jarcento.

[redakti] Ĝemelurboj

Champs-sur-Marne estas ĝemelita kun :

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Kastelo de Champs-sur-Marne
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj