Cheyres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Champs d'Amont)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cheyres (stacidomo).
Cheyres
Blazono de Cheyres
Blazono de Cheyres
Blazono de Cheyres
Cheyres
Cheyres
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 48′ 51″ N 6° 47′ 14″ O / 46.81417 °N, 6.78722 °O / 46.81417; 6.78722 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 51″ N 6° 47′ 14″ O / 46.81417 °N, 6.78722 °O / 46.81417; 6.78722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1240
Areo 5,16 km²
Alteco 454 m super marnivelo
Poŝtkodo 1468
Komunumkodo 2010
Mapo de Cheyres
Mapo de Cheyres
Mapo de Cheyres
vdr

Cheyres estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1240 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cheyres situas en la friburga eksklavo Estavayer ĉe la suda bordo de la Lago de Neŭŝatelo. Sude de ĝi leviĝas la molasaj montetoj, kiuj disigas la basenon de la Lago de Neŭŝatelo de la ebenaĵo de la rivero Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Cheyres, kaj la setlejoj Le Moulin kaj Crevel apud la lagobordo, kaj Champs d'Amont kaj Granges de Cheyres sur la altigita tavolo en sudo de la komunumo supre de la foso de Combodon.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,13 km², de kiuj 35,7% estas kovritaj de arbaro, 42,5% servas por agrikulturo kaj 14,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Cheyres limas en nordo al la Lago de Neŭŝatelo, en oriento al Châbles, en sudoriento al Murist, en sudo al Chavannes-le-Chêne (VD), en sudokcidento al Rovray (VD), kaj en okcidento al Yvonand (VD).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo Cheyres pasas la kantona ĉefvojo n-ro 152 de Estavayer-le-Lac al Yverdon-les-Bains. La svisa aŭtovojo A1 pasas la komunuman teritorion parte en tunelo. La plej proksima alveturejo al la aŭtovojo situas proksimume 5 kilometrojn oriente de la komunumo apud Estavayer-le-Lac. Pere de stacidomo ĉe la trajnlinio de Estavayer-le-Lac al Yverdon-les-Bains la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Cheyres datiĝas el la jaro 1230 kiel Cheres. Apud la lagobordo jam ekzistis setlejoj dum la neolitiko kaj la bronzepoko. En la jaro 1778 estis trovita mozaiko el la romia epoko kun la bildo de Orfeo. Ek de 1441 Chyeres formis kune kun Bollion kaj Seiry malgrandan senjorujon kiu estiĝis per la divido de la antaŭa Senjorujo Font-La Molière. En la jaro 1536 Cheyres estis konkerita de la urba ŝtato Friburgo, kiu ĝin atribuis al la Voktejo Estavayer, kiu post la Helveta Revolucio fariĝis distrikto kaj en la jaro 1848 estis atribuita al la nuntempa distrikto Brojo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]