Savièse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Chandolin)
Savièse
Blazono de Savièse
Blazono de Savièse
Blazono de Savièse
Savièse
Savièse
Savièse
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Siono
Koordinatoj  46° 15′ 0″ N 7° 20′ 0″ O / 46.25000 °N, 7.33333 °O / 46.25000; 7.33333 (mapo)Koordinatoj: 46° 15′ 0″ N 7° 20′ 0″ O / 46.25000 °N, 7.33333 °O / 46.25000; 7.33333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6760
Areo 70,92 km²
Alteco 820 m super marnivelo
Poŝtkodo 1965
Komunumkodo 6265
Mapo de Savièse
Mapo de Savièse
Mapo de Savièse
vdr

Savièse estas komunumo en la distrikto Siono en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 6760 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Saint-Germain.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Savièse situas norde de la kantonĉefurbo Siono ĉe la suda flanko de la Bernaj Alpoj, kiujn en nordo la komunuma teritorio transpasas al la valo de la rivero Sarino, kies fonto situas sur la komunuma teritorio. En sudo de la komunumo supre de Siono situas multnombraj vitejoj. La komunumo konsistas el la ses vilaĝoj Saint-Germain, Chandolin, Granois, Drône, Roumaz kaj Ormone.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 70,92 km², de kiuj 15,8% estas kovritaj de arbaro, 21,2% servas por agrikulturo kaj 4,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Savièse limas en nordnordokcidento al Gsteig ĉe Gstaad (BE), en nordnororiento al Lauenen (BE), en nordoriento al Ayent, en oriento al Arbaz, en sudoriento al Grimisuat, en sudo al Siono, en sudokcidento al Conthey, kaj en nordokcidento al Ormont-Dessus (VD).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Savièse situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al Savièse kondukas kurboriĉaj vojoj ek de Siono. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 3 kilometrojn sude de la komunumo apud Siono. Pere de poŝtaŭtolinioj al Siono la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 1200 kiel Saviesi. Dum mezepoko Savièse estis subvoktejo de la episkopo de Sion, kiu tie konstruigis la Kastelon Seta. Malgraŭ la kontrakto inter la episkopo de Siono kaj la Grafoj de Savojoj, Savièze dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj multe suferis pro savojaj atakoj. Dum multaj jarcentoj Savièse havis konfliktojn kun sia najbara komunumo Conthey kaj ankaŭ sukcese defendis siajn rajtojn kontraŭ la postuloj de la urbo Siono. En la jaro 1475 la vilaĝoj de Savièse estis raboburligitaj de savojaj trupoj. En la jaro 1798 Savièse estis atribuita al la Distrikto Siono.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]