Montaro Changbai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Changbai-Monto)
Changbai-Monto
Changbai-Monto
Ĉiela lago de Changbai-Monto
montara sistemo
Alteco 2 750 m
Situo Ĉinio, Norda Koreio
Montaro Changbai-Montaro
Geografia situo 42° 10′ N, 128° 5′ O (mapo)42.166666666667128.08333333333Koordinatoj: 42° 10′ N, 128° 5′ O (mapo) f4
Changbai-Monto (Ĝilinio)
Changbai-Monto (Ĝilinio)
DEC
Changbai-Monto
Changbai-Monto
Situo de Changbai-Monto
Changbai-Monto (Ĉinio)
Changbai-Monto (Ĉinio)
DEC
Changbai-Monto
Changbai-Monto
Situo de Changbai-Monto
Map
Changbai-Monto
vdr

Changbai-Monto, ankaŭ ĉine 长白山, pinjine: cháng bái shān, koree 백두산, ĉine 白頭山, signife: ĉiam "blanka monto", kun la larĝasenca kaj mallarĝasenca koncepto.

En larĝa senco ĝi estas la seria montaro de la sudokcidento al la nordoriento longa pli ol mil km, kiu kruce kuŝas en la limoj inter Jilin-provinco, Heilongjiang-provinco kaj Liaoning-provinco de Ĉinio kaj la oriento de la Norda Koreio. En mallarĝa senco ĝi estas nur la ĉefa pinto de Changbai-Monto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa pinto de Changbai-Monto estas dormanta aktiva vulkano. Ĝi kelkfoje elsputis en Qing-dinastio de Ĉinio. Reale ĝi estas vasta rondforma kratero, en kies centro estas Ĉiela lago. Ĝi estas la lima monto inter Ĉinio kaj Norda Koreio. 16 pintoj ĉirkaŭas la Ĉielan Lagon, 7 montpintoj estas en la landlimoj de Norda Koreio, 9 montpintoj estas en la landlimoj de Ĉinio. La Pektusan-pinto estas la plej alta pinto de la monto, inter 2 744 kaj 2500 m super la marnivelo laŭ la fontoj, en la flanko de la Norda Koreio. Baiyun-Pinto, 2691 m super la marnivelo, estas la plej alta pinto en la ĉina flanko, ankaŭ la plej alta pinto en la nordoriento de Ĉinio.

Blanka monto kaj nigra akvo: Blanka monto (aŭ Changbai-Monto) kaj nigra akvo (aŭ Heilongjiang-Rivero) estas anstataŭa nomo de la nordoriento de Ĉinio, kie sovaĝaj animaloj kaj plantoj estas tre riĉaj, ĉefe ginsengo, lingĉio kaj cervkorno ktp.

Ĉiela Lago[redakti | redakti fonton]

Ĉiela Lago de Changbai-Monto

Ĉiela Lago situas en la pinto de Changbai-monto en la sudoriento de Jilin-provinco en Ĉinio, estas la landlima lago inter Ĉinio kaj Norda Koreio. La akva surfaco altas 2150 m super la marnivelo, tiel nomita Ĉiela Lageto. La laga areo estas 9165 km², perimetro: 14,4 km, akva averaĝa profundeco: 213,43 m, pleja profundo: 384 m. Ĝi estas la plej profunda lago en Ĉinio. Tie ĉi ne estas fiŝoj kaj altrangaj estaĵoj, sed ankaŭ ia onidiro pri Ĉiel-lageta Monstro kiel en lago Ness (Loch Ness).

Changbai-Monto estas la fonto de tri riveroj. Kratera lageto estas la ĉefa fonto de la dua Songhua Rivero, Tumen-Rivero kaj Yalu-Rivero. Akvofalo de Ĉiela Lago falas el la breĉo je pli ol ĉ. 1000 m. Alie, ankaŭ troviĝas aliaj etaj akvofaloj, lagetoj kaj gejseroj.

Historio kaj legendo[redakti | redakti fonton]

Akvofalo de Changbai-Monto

Kiel plej alta pinto en la nordorienta Azio, Changbai-Monto estas opiniata kiel originejo de sia nacio aŭ di-monto pro la multaj mitoj kaj legendoj.

El la mito de Manĉuroj de Ĉinio, Changbai-Monto estas originejo de Manĉuroj. Reganto de Qing-dinastio deklaris,ke praulo de Aisin Giorro ja estis naskita de feino de Changbai-Monto.

Korea nacio ankaŭ opinias, ke Changbai-Monto estas la originejo de tiu nacio.

Nun la ekzistanta unua noto pri la monto estas en Shan Hai Jing, nomite: 不咸山 (bùxiánshān, fea monto), "大荒之中,有山名曰不咸,有肅慎氏之國。"Alinome: 單單大嶺 (blanka montego) en Histori-libro De Posta Han, 太白山 en Histori-libro De Nova Tang. Changbai-Monto (長白山) ekestis en Liao-dinastio (907–1125) kaj Jin-dinastio (1115–1234)[. ‘长白山在冷山东南千余里......禽兽皆白。’ Reganto de Qing-dinastio deklaris la monton malpermesita loko.

Pro la aparta geografia situo, Changbai-Monto estas rara, integra kaj norma monta ekzemplo laŭ geografio: de la montpiedo ĝis la pinto, transire troviĝas vice de alta larĝfolia arbaro de mezvarma zono al konifera pinaro, malalta arbedo, montega herbejo, musko, nekovrita roko, vulkanaĵo, neĝo kaj glacifluo. Alie, en Changbai-Monto estas apartaĵo: vulkana roko, nigra bazalto kaj blanka vulkana pumiko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]