Chantal Biya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chantal Biya en Novjorko (2009)

Chantal BIYA (n. en 1971) estas la dua kaj nuna edzino de Paul Biya, la prezidanto de Kameruno. Ŝi naskiĝis en Dimako kaj pasis sian junaĝon en Jaundo. Ŝi edziniĝis kun la prezidanto la 23-an de aprilo 1994, post la morto de la unua edzino de la prezidanto Jeanne-Irène Biya en 1992. Chantal Biya fondis plurajn karitatajn organizaĵojn, interalie kontraŭ aidoso.

Chantal Biya famas inter kamerunanoj pro siaj variaj hararanĝoj.