Chapada dos Veadeiros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Chapada dos Veadeiros*
Monda Heredaĵo

Veadeiros4 leofleck.jpg
Akvofalo (L. C. Fleck)
Lando Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
Tipo natura heredaĵo
Kriterioj ix, x
Fonto 1035
Regiono** Latinameriko kaj Karibo
Koordinatoj 14°05′S 47°40′W  /  14.083°S, 47.667°U / -14.083; -47.667 (Chapada dos Veadeiros)Koordinatoj: 14°05′S 47°40′W  /  14.083°S, 47.667°U / -14.083; -47.667 (Chapada dos Veadeiros)
Registra historio
Registrado 2001  (25-a sesio)
Plie protekto de flaŭro kaj faŭno
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO
Vale da Lua, bizaraj rokformaĵoj en la "luna valo" (foto: LC Fleck)

La Chapada dos Veadeiros estas altebenaĵo en centra Brazilo kun taksita aĝo de 1,8 milionoj jaroj. Ĝi situas en la nordo de brazila subŝtato Gojaso. Kerno de la chapada estas la Nacia Parko Chapada dos Veadeiros, kies enirejo troviĝas en distanco de nur 40 km de Bona Espero.

La altebenaĵo situas en tropika, mezhumida klimato en cerado sur alteco de 600 ĝis 1650 m (la plej alta el la centrabrazilaj altebenaĵoj), plej alta punkto estas Serra da Santana. La meza temperaturo estas 24-26 °C, kun minimumo de 4-8 kaj maksimumo de 40-42 °C kun averaĝa jara precipitaĵo de 1500 ĝis 1750 mm. Plej sekas septembro (tiam oftas incendioj), la pluvsezono daŭras de novembro ĝis februaro kaj alportas intensegajn pluvojn. La rokaro de la chapada apartenas al la plej aĝaj de la planedo, konsistante ĉefe el kvarco-kristaloj.

Nacia Parko Chapada dos Veadeiros[redakti | redakti fonton]

La Nacia Parko Chapada dos Veadeiros estis instalita la 11-an de januaro 1961 de prezidento Juscelino Kubitschek por protekti la fontojn de pluraj riversistemoj kaj la ampleksan flaŭron kaj faŭnon de cerado. Ĝi etendiĝas sur 655 km² en la municipaj teritorioj de Alto Paraíso de Goiás, Cavalcante, São João da Aliança, Teresina de Goiás und Nova Roma. La parko estas prizorgata de IBAMA.

Origine ĝi estis starigita dekfoje pli vasta kiel Parque Nacional do Tocantins por starigi naturprotektejon proksime al la novfondita ĉefurbo Braziljo. Dufoje la protektejo estis rimarkinde malgrandigita, en septembro 2001 regrandigita kaj en decembro 2001 akceptita kune kun Nacia Parko de Emas kiel Monda Heredaĵo de UNESKO.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa rivero en la parko estas Rio Preto, alfluanto de Rio Tocantins. Ĝi trakuras plurajn kanjonojn, akvofalojn (plej konataj kaj vizitataj estas la 120m- kaj la 80m-faloj) [1] kaj riverrapidojn

Biologio[redakti | redakti fonton]

En la arbaraj regionoj troviĝas pli ol 25 specioj de orkideoj. Tipaj arbospecoj estas Pau d'Arco Roxo (genro Tabebuia), Copaíba (genro Copaifera), Aroeira (genro Schinus), Tamanqueiro, Jerivá (palmo), Buriti ("vinpalmo") kaj Babaçu.

Inter la loka faŭno aparte menciindas la endanĝerigataj specioj: la ruĝhara Kolhara lupo (Chrysocyon brachyurus), la "akvoporko" kapibaro (Hydrochoerus hydrochaeris) kaj la neflugkapablaj reaoj.

Vizitado[redakti | redakti fonton]

La Esperanta farmlernejo Bona Espero situas "en" la parko, sen aparteni al ĝi: la parko ĉirkaŭas la terenon de de tri flankoj. La parkenirejo troviĝas en vilaĝo São Jorge en 40 km-distanco de la Fazenda-Escola. Aliro al la parko nur eblas kun agnoskata ĉiĉerono, kelkaj el kiuj kapablas paroli aŭ paroleti Esperanton. La parko proponas la du vizitprogramojn akvofaloj kaj kanjonoj.

La parko aktuale altiras ĉ. 15.000 vizitantojn jare kaj tiel efikas al la ekonomia strukturo de la regiono. Antaŭ la fondo de la nacia parko multaj loĝantoj vivis kiel ministoj de mineraloj, depost 1990 multaj trovas laboron en turismo, kelkaj estis trejnitaj kiel oficialaj parkĉiĉeronoj. En la nordoriento de la parko plue okazas konfliktoj pro malpermesataj incendioj, ĉasado, ekspluatado de mineraloj aŭ ligno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Listo de akvofaloj
    En la Nacia Parko troviĝas 120 m akvofalo, 80 m akvofalo, Corredeiras, Cannyon I, Cannyon II, Carioquinhas akvofalo kaj Jardim de Maitrea. Kontrolita aliro eblas al: Águas Quentes, Morada do Sol, Banho das Crianças kaj Vale das Andorinhas, Salto do Raizama kaj Cannyon do Rio São Miguel, Vale da lua, Cachoeiras Almécegas I kaj Almécegas II, Cachoeira de São Bento, Cataratas do Rio dos Couros, Cachoeira do Rio Cristal, Cachoeira dos Anjos e dos Arcanjos, Água Fria, Cachoeira do Rio das Almas, Poço Encantado, Sertão Zen, Cachoeira do Rio Macaco, Território Kalunga, Lago Serra da Mesa, Bocaina do Faria, Cachoeira das Neves, Mirante do Pouso Alto, Alpes Goianos, Cachoeira do Santana, Cachoeira da Ave Maria, Morada do Sol, Pedra Escrita, Cachoeira das Pedras Bonitas, kaj Ponte de Pedra.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]