Chapultepec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri monteto kaj parka arbaro en Meksikurbo. Pliaj signifoj de la vorto Chapultepec priskribiĝas en la listo Chapultepec (apartigilo).
lago Chapultepec

Chapultepec (Chapoltepēc, monteto de ortopteroj en la navatla lingvo) estas larĝa monteto malmultajn kilometrojn sudokcidente de la centro de Meksikurbo en la urbodistrikto delegación Miguel Hidalgo.

La Bosque de Chapultepec (arbaro de Chapultepec) estas parka arbaro sur kaj ĉirkaŭ la monteto. La verdejo, kiu kovras areon de pli-malpli 4 kvadrataj kilometroj, estas tre ŝatata libertempejo de la urbanoj kaj la plej granda tiaspeca areo de la urbo. Dum ĝi en la hispana lingvo nomatas "arbaro", en aliaj lingvoj, inkluzive de turismaj gvidlibroj en la angla, francagermana, kutime nomatas "parko" kaj efektive havas parkan funkcion. La tuta teritorio dividiĝas en tri zonojn. Parto de ĝi estas historia kastelo kaj granda parka lago, zoologia ĝardeno, la nacia muzeo de antropologio kaj multaj pliaj distrejoj.

fontanoj en la kastela ĝardeno
rigardo de la kastelo al la Monumento a los Niños Heroes ("monumento de la heroaj infanoj", antaŭe) kaj la Paseo de la Reforma ("aleo de la reformo", fone)