Charif Majdalani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charif Majdalani
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1960 (1960-01-01) (64-jaraĝa)
en Bejruto
Lingvoj francaaraba vd
Ŝtataneco Libano vd
Alma mater Universitato de Provenco vd
Profesio
Okupo verkisto • universitata instruisto • kolumnisto vd
Laborkampo literatura kritikoFranclingva literaturo vd
Doktoreca konsilisto Jean-Marie Gleize vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charif MAJDALANI estas libana verkisto. Li naskiĝis en Bejruto en 1960, kaj forlasis sian patrolandon en 1980 direkte al Francio, kie li studadis modernan literaturon en la universitato de Aikso Provenca. Li revenis al Libano en 1993, post kiam li finis sian tezon pri franca verkisto Antonin Artaud.

Li unue fariĝis instruisto en la universitato de Balamand, kaj sekve en la universitato Sankta-Jozefo de Bejruto, kie li estis profesoro pri literaturo. Ekde 1995, Majdalani kunlaboris al la opozicia periodaĵo L'Orient-Express, kiel responsulo pri la literatura sekcio. Tiu kunlaborado ĉesiĝis en 1998, kiam malaperis la gazeto.

En 1999, Charif Majdalani ree iĝis instruisto en la universitato Sankta-Jozefo[1], kie li responsis pri la departemento pri franca literaturo. Danke al tiu posteno, li plurofje invitis kaj gastigis francajn aŭ libanajn romanistojn. Dum internacia konferenco pri franclingvujo en 2002, li publikigis libron titolitan Le petit traité des mélanges[2]. Krom lia agado kiel instruisto, Majdalani redaktas ĉiumonatan kronikon por la gazeto La Montagne.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Petit traité des mélanges. Du métissage culturel considéré comme un des beaŭ-arts, Editions Layali,
  • Histoire de la grande maison, éditions du Seuil, 2005.
  • Caravanserail, éditions du Seuil, 2007.

Notoj[redakti | redakti fonton]