Charleroi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La urbodomo de Karloreĝo
Charleroi
municipo

emblemo

municipo en Belgio • urbo de Belgio • urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Belgio
Provinco Henegovio
Poŝtkodo 6000
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Paul Magnette
Demografio
Loĝantaro 202 182  (januaro 2016)
Loĝdenso 1 951 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 24′ N, 4° 26′ O (mapo)50.44.4333333333333Koordinatoj: 50° 24′ N, 4° 26′ O (mapo)
Areo 102,08 km² (10 208 ha)
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Charleroi (Belgio)
Charleroi (Belgio)
DEC
Charleroi
Charleroi
Situo de Charleroi en Belgio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Charleroi [+]
vdr


Charleroi (france [ŝARl'rŭa] aŭ valone [tchålerwè], en Esperanto Karloreĝo) estas municipo kaj samtempe urbo en Belgio kiu iam estis grava industria centro (karbominejoj kaj ŝtalindustrio). La metropolitena areo, inkluzive de la ĉirkaŭa regiono, kovras areon de 1,462 kvadrataj kilometroj kun 522,522 loĝantoj (2008), vicigante ĝin kiel la 5-a plej granda en Belgio post Bruselo, Antverpeno, Lieĝo kaj Gento kaj la plej granda en la regiono Valonio. La loĝantoj estas nomataj Carolorégiens aŭ simple Carolos en la franca lingvo.

La municipo estas precipe industria areo: feraj kaj ŝtalaj, vitraj, kaj kemiaj fabrikejoj kaj elektro-inĝenieraj firmaoj. Charleroi estis en la centro de vasta karba baseno kun la nomo Pays noir (Nigra lando). La karbominejoj estas fermitaj, sed estas ankoraŭ multaj skoriamasoj ĉirkaŭ la urbo.

Meze de trafikocirklo norde de la urbocentro troviĝas statuo de la bildstria heroo Marsupilami, rolulo en la bildliteraturo de la fama belga bildstria verkisto André Franquin.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Eblas lupreni (elektran) biciklon apud la centra stacidomo (Point Vélo, telefona antaŭmendo). Ekde 2022 oni antaŭvidas la kreadon de buklovojo de 23 km por biciklantoj, komparebla laŭ longeco kun tiu de la Boucle Noire (nigra buklo)[1]. Ĉi tiu bicikla buklovojo ligos diversajn interesajn kaj strategiajn lokojn: muzeojn, urbodomon, publikajn lokojn, ktp[2].

Je 7 km (4.3 mejloj) norde de la centro, en la municipio Gosselies, troviĝas la dua plej grava flughaveno de Belgio, oficiale "Brussels South Charleroi Airport". Bruselo situas je 47 km (29 mejloj) norde de Charleroi-Flughaveno.

Ĉirkaŭ la flughaveno, kiu malfermis novan grandan terminalon en 2008, nun estas fondita la komerca kaj scienca parko Aéropole, kiu fokusiĝas pri altteknologiaj kompanioj.

En la urbo ekzistas malpeza metroo kun kvar linioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine la urbo estis malgranda urbeto, kiu nomiĝis Charnoy. En 1666 Hispanoj konstruis fortreson tie. La fortreso estis nomata Charleroy honore al la infanreĝo Karlo la 2-a. Inter 1898 kaj la komenciĝo de la Unua Mondmilito en 1914 en la urbo produktiĝis aŭtomobiloj de la firmao Ateliers Germain.

Memore al la judoj de Charleroi murditaj de la nazia reĝimo, la germana artisto Gunter Demnig kunigis naŭ Stolpersteine ​​en Charleroi.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La urbo gastigas plurajn muzeojn: pri belartoj, vitro kaj aliaj fakoj, sed ankaŭ la plej grandan muzeon pri fotografio en Eŭropo en la municipo Mont-sur-Marchienne kiu administre apartenas al Charleroi.

Bois de Casier[redakti | redakti fonton]

Nemankebla kultura loko kun parko de 25 hektaroj en kiu situas muzeo pri vitrofarado kaj industria muzeo kiu atestas pri la iamaj laborkondiĉoj en la karbonminejoj.

Muzeo pri fotografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis inaŭgurita en 1987 en la iama kaj renovigita karmelana monaĥejo en Mont-sur-Marchienne, ĉirkaŭa municipo de Charleroi. Hodiaŭ ĝi estas la plej granda kaj unu el la plej gravaj muzeoj pri fotografio en Eŭropo (6000 m²)[3], kun kolekto de 80.000 fotoj inkluzive de pli ol 800 en konstanta ekspozicio.Muzeo pri fotado en Charlerio

La belfrido[redakti | redakti fonton]

La belfrido estas parto de la Urbodomo kaj estas inkluzivita en la listo de Mondaj Heredaĵoj de Unesko.

La Maison Dorée[redakti | redakti fonton]

Konstruita en 1899 fare de Secesia arkitekto Alfred Frère.

Sporto[redakti | redakti fonton]

En 2006 la Federacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, okazis en Charleroi.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la urbo aktivas loka esperanto-grupo De la 30-a de aŭgusto 2021 ĝis la 3-a de oktobro 2021 okazis la Beneluksa kongreso de Esperanto. Ĝi okazis en Charleroi ankaŭ en la jaro 2019[4].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Boucle noire, Chemin des Terrils
  2. (fr) Didier Albin, Charleroi va construire un ring pour… les vélos !, La Dernière Heure, la 20-an de novembro 2019.
  3. (fr) Un superbe écrin pour un trésor enfin dévoilé archive - Le Soir, la 31-an de majo 2008
  4. (eo) Beneluksa kongreso 2021, Eventa Servo