Charles B. Cory

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Charles Barney Cory.

Charles Barney Cory (31an de januaro, 1857 – 31an de julio, 1921) estis usona ornitologo kaj golfisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Cory estis naskiĝinta en Bostono. Lia patro faris riĉaĵon de granda importkomerco, certigante ke lia filo neniam devis labori. En la aĝo de dek ses Cory evoluigis intereson al ornitologio kaj komencis haŭtokolekton. Pro sia kapablo vojaĝi ien ajn li deziris ke, tiu kolekto baldaŭ iĝu la plej bona kolekto de birdoj de Karibio kaj de la Meksikia Golfo en ekzisto.

Cory estis direktoro en multaj entreprenoj. Li nelonge studis en la Universitato Harvard kaj en la Bostona Universitato pri Juro, sed baldaŭ forvojaĝis daŭrigi sian veturadon. En 1883 li estis unu el la kvardek-ok ornitologoj invititaj por iĝi fondintoj de la American Ornithologists Union. Kiam la kolekto de Cory de 19,000 birdaj specimenoj iĝis tro granda por konserviĝi en lia domo, li donacis tiun al la Field Museum of Natural History de Ĉikago, kaj li ricevis la postenon de Kuratoron de Ornitologio. La kolekto de Cory de 600 ornitologiaj volumoj estis aĉetita fare de Edward E. Ayer en 1894, kaj siavice li donacis ĝin al la muzeo.[1] Cory perdis sian tutan riĉaĵon en 1906, kaj prenis salajrigitan postenon ĉe la muzeo kiel Kuratoro de Zoologio, restante tie por la resto de sia vivo.

Cory verkis multajn librojn, inklude The Birds of Haiti and San Domingo (1885), The Birds of the West Indies (1889) and The Birds of Illinois and Wisconsin (1909). Lia lasta ĉefa verko estis la kvarparta Catalogue of the Birds of the Americas, kiu estis kompletata post sia morto de Carl Edward Hellmayr.

Cory estis la unua kiu priskribis la birdon Flavbeka pufino kiel species. Ĝi estis jam priskribita de Giovanni Antonio Scopoli en 1769, sed oni supozis tiam ke temas nur pri raso de alia pufino. Krome li proponis morfon Eta botaŭro de Cory kiel plena specio, kio poste estis forgesita.

Cory partoprenis en la Somera Olimpiko 1904 kiel golfisto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Birds of the Bahama islands; containing many birds new to the islands, and a number of undescribed winter plumages of North American species (Boston, 1880).
  • Catalogue of West Indian birds, containing a list of all species known to occur in the Bahama Islands, the Greater Antilles, the Caymans, and the Lesser Antilles, excepting the islands of Tobago and Trinidad (Boston, 1892).
  • The birds of eastern North America known to occur east of the nineteenth meridian (Field Columbian Museum, 1899).
  • The birds of Illinois and Wisconsin (Chicago, 1909).
  • Descriptions of new birds from South America and adjacent islands (Chicago, 1915).
  • How to know the ducks, geese and swans of North America, all the species being grouped according to size and color (Little, Brown & Co., Boston, 1897).
  • How to know the shore birds (Limicolæ) of North America (south of Greenland and Alaska) all the species being grouped according to size and color (Little, Brown & Co., Boston, 1897).
  • Hunting and fishing in Florida, including a key to the water birds known to occur in the state (1896, Nachdruck 1970).
  • The mammals of Illinois and Wisconsin (Chicago, 1912).
  • Montezuma’s castle, and other weird tales (1899).
  • Notes on little known species of South American birds with descriptions of new subspecies (Chicago, 1917).
  • Southern rambles (A. Williams & company, Boston, 1881).
  • Descriptions of new birds from South America and adjacent Islands... (1915).
  • Descriptions of twenty-eight new species and subspecies of neotropical birds...
  • Notes on South American birds, with descriptions of new subspecies... (1915).
  • Beautiful and curious birds of the world (1880).
  • The birds of the Leeward Islands, Caribbean Sea (Chicago, 1909).
  • The birds of the West Indies (Estes & Lauriat, Boston, 1889).
  • Descriptions of apparently new South American birds (Chicago, 1916).
  • Descriptions of twenty-eight new species and sub-species of neotropical birds (Chicago, 1913).
  • Hypnotism and mesmerism (A. Mudge & Son, Boston, 1888).
  • A list of the birds of the West Indies (Estes & Lauriat, Boston, 1885).
  • A naturalist in the Magdalen Islands; giving a description of the islands and list of the birds taken there, with other ornithological notes (1878).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. History: Edward E. Ayer. Library Research & Collections (2007). Alirita 2008-05-27.