Charles Bukowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Bukowski
Persona informo
Charles Bukowski
Naskonomo Heinrich Karl Bukowski
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1920 (1920-08-16)
en Andernach
Morto 9-an de marto 1994 (1994-03-09) (73-jaraĝa)
en San Pedro
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per leŭkemio vd
Tombo Green Hills Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco GermanioUsono vd
Alma mater Los-Anĝelesa Urba Universitato • Los-Anĝelesa Liceo • Susan Miller Dorsey High School vd
Subskribo Charles Bukowski
Infanoj 1
Profesio
Okupo aktoroverkistoscenaristo • poeto • romanisto • ĵurnalistoaŭtoro • kolumnisto • aŭtobiografo • taglibristo vd
Aktiva dum 1940– vd
Verkado
Verkoj Post Office ❦
Factotum ❦
Hollywood ❦
Ham on Rye ❦
Pulp ❦
Women ❦
Notoj de Maljuna Fiviro ❦
Erections, Ejaculations, Exhibitions, and General Tales of Ordinary Madness ❦
South of No North ❦
Hot Water Music ❦
Tales of Ordinary Madness ❦
The Most Beautiful Woman in Town ❦
The Captain Is Out to Lunch and the Sailors Have Taken Over the Ship ❦
Portions from a Wine-stained Notebook: Short Stories and Essays ❦
More Notes of a Dirty Old Man vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charles BUKOWSKI (naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1920, mortis la 9-an de marto 1994) estis usona verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Andernach, Germanio. Ekde la jaro 1922 li kun sia familio ekloĝis en Usono.

Longan tempon de sia vivo li pasigis kiel vaganto, tranoktante ekstere kaj elprovante sin en pluraj okupoj, kiel ekz. poŝtisto, pordisto, varbisto por bordelo, havenlaboristo kaj benzinvendisto. En 1956 li ekloĝis en Losanĝeleso kaj serioze ekokupiĝis pri verkado.

En 1969, post ricevado de stipendio de 100 USD monate dumvive de John Martin, posedanto de la Black Anchor eldonejo, Bukowski rezignis de lia laborposteno en la poŝtejo kaj faris verkadon sia ĉefa okupo. Kiel Bukowski skribis en letero de tiu tempo: "Mi havis du eblojn - daŭrigi labori ĉe la poŝtejo kaj freneziĝi... aŭ esti verkisto kaj malsati. Mi preferis malsati." Malpli ol monaton post forlasi sian poŝtejon, li finis sian unuan romanon Post Office. Pro aprezo por Martin, kiu apogis relative nekonatan verkiston, Bukowski publikigis la plej multajn el siaj postaj libroj kun tiu eldonejo.

Entute li publikigis pli ol 40 volumojn da poemoj, rakontoj kaj romanoj. Ofte li en humura kaj/aŭ ŝokige drasta lingvaĵo priskribis proprajn spertojn akiritajn dum sia vivo je la rando de la socio.

Bukowski mortis pro leŭkemio en San Pedro, la havena urboparto de Los-Anĝeleso, la 9-an de marto 1994 en la aĝo de 73, baldaŭ post finado de sia lasta romano, Cheap Literature. La entombigo de Bukowski estis farita fare de budhanaj monaĥoj, kaj sur lia tomboŝtono estis surskribita "Ne provu". Laŭ sia edzino Linda Lee Bukowski, la signifo malantaŭ la surskribo estas simple "Se vi pasigas vian tutan vivon provante, do ĉio, kion vi faras estas provo. Ne provu. Simple faru."

Stilo[redakti | redakti fonton]

La verkadmaniero de Bukowski kaj lia sinteno al poezio apenaŭ ŝanĝiĝis dum la tridek kvin jaroj de lia verkado. Jam en liaj unuaj du poezikolektoj oni povas trovi sentemon al ĉiutaga lingvo, kapablon doni signifon al malkuraĝigaj aŭ maltrankvilaj eventoj en lia vivo kaj la vivo de aliuloj, sen klini sin al patoso aŭ sentimentaleco, kapablon apudmeti eventoj el la ĉiutaga vivo por konstrui scenon aŭ riĉigi la temon kaj emon al rakontaj poemoj, kiujn li uzos en siaj postaj romanoj.

La rakontaj poemoj ankaŭ estis tiuj pro kiuj Bukowski ricevis la plej multajn kritikojn. Tiuj estis karakterizitaj per simpla lingvaĵo, plena de vortoj kiel 'iel', 'tre' kaj 'preskaŭ', kaj simplaj frazoj ligitaj en preskaŭ perfekta maniero. Ĉi tio estas en kontrasto al "preciza" poezio, al kio poeziamantoj alkutimiĝis.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Flower, Fist and Bestial Wail (poemoj, 1959)
  • Crucifix in a Deathhand (poemoj, 1965)
  • At Terror Street and Agony Way (poemoj, 1968)
  • Poems Written before Jumping out of an Eight Story Window (1968)
  • Notes of a Dirty Old Man (rakontoj, 1969)
  • Post Office (romano, 1971)
  • South of no North (rakontoj, 1973)
  • Love is a Log from Hell (poemoj, 1974-77)
  • Factotum (romano, 1975)
  • The Days Run Away Like Wild Horses over the Hill (poemoj, 1978)
  • Women (romano, 1978)
  • Ham on Rye (romano, 1982)
  • Hot Water Music (rakontoj, 1983)
  • Barfly (scenaro, 1987)
  • Hollywood (romano, 1989)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Kie brulas, ĝentlemanoj?, 50 senrimaj poemoj, el la germana tradukis Hagen Hirte (pseŭdonimo de Hans-Georg Kaiser), Parizo: Laroque Timbaut, 1989, 86 paĝoj.