Charles Delaunay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Delaunay
Persona informo
Aliaj nomoj H. P. Chadel
Naskiĝo 18-an de januaro 1911 (1911-01-18)
en Parizo
Morto 16-an de februaro 1988 (1988-02-16) (77-jaraĝa)
en Vineuil-Saint-Firmin
Mortokialo Parkinsona malsano
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Robert Delaunay
Patrino Sonia Delaunay
Okupo
Okupo muzikproduktisto • muzikhistoriisto • muzikkritikisto • verkisto de nefikcio • talent manager
vdr

Charles Delaunay (naskiĝis la 18-an de januaro 1911 en Vineuil-Saint-Firmin, Oise, mortis la 16-an de februaro 1988 en Parizo) estis franca aŭtoro, fakulo pri ĵazo, kunfondinto kaj longtempa gvidanto de Hot Club de France.

Filo de gepentristoj Robert Delaunay kaj Sonia Delaunay, Charles Delaunay estis unu el la fondintoj de Hot Club de France. Kune kun Hugues Panassié li iniciatis la Quintette du Hot Club de France kun Django Reinhardt kaj Stephane Grappelli. Li ankaŭ organizis koncertojn, ekzemple kun Benny Carter.

En 1935, kune kun Panassié li fondis Le Jazz Hot, unu el la plej maljunaj ĵaz-magazinoj. Dum la dua mondmilito Delaunay estis membro de la Rezistado, sed daŭre gvidis la Hot Club. En 1948 Delaunay fondis la diskeldonejon Disques Vogue. Li estis la aŭtoro de la fama Hot Discography kun 5 eldonoj (la unua ĵaza diskografio) kaj laboris ankaŭ kiel artisto. Delaunay mortis pro Parkinsona malsano en 1988.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Django Reinhardt- Souvenirs, Parizo 1954, Eldonoj Jazz-Hot, Angla Londono 1961
  • Hot Discography, 1936, pli poste kiel New Hot Discography 1982
  • Hot Iconography (litografioj de ĵaz-muzikistoj)
  • kun Robert Goffin Jazz 47
  • Django mon frère, Parizo 1968
  • De la Vie et du Jazz
  • Delaunay's Dilemma (Membiografio, ankaŭ titolo de komponaĵo de John Lewis) 1983

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Charles Delaunay en la angla Vikipedio.