Charles Dickens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Charles Dickens
Charles Dickens
Charles Dickens
Naskiĝis Charles John Huffam Dickens
la 7-an de februaro 1812(nun 1812-02-07)
en Landport, Portsmouth, England
Mortis la 9-an de junio 1870 (58-jara)
en
Profesio Verkisto
nacieco Anglo
Aktivaj jaroj 1833–1870
Edzo(j) Catherine Thomson Hogarth
Infanoj Charles Dickens, Jr., Mary Dickens, Kate Perugini, Walter Landor Dickens, Francis Dickens, Alfred D'Orsay Tennyson Dickens, Sydney Smith Haldimand Dickens, Henry Fielding Dickens, Dora Annie Dickens, kaj Edward Dickens
Subskribo Charles Dickens Signature.svg
v  d  r
Information icon.svg

Charles DICKENS (prononco ˈtʃɑrlz ˈdɪkɪnz; esperantigite Ĉarlz Dikkens) (naskiĝis la 7-an de februaro, 1812, mortis la 9-an de junio, 1870) estis angla verkisto, unu el la plej influaj de la 19-a jarcento, kaj socia kritikisto. Li kreis kelkajn el plej memorindaj fikciuloj de la mondo kaj estas ĝenerale rigardita kiel la plej granda romanverkisto de la viktoria periodo.[1] Dum lia vivo, liaj verkoj ĝuis senprecedencan famon, kaj ekde la 20a jarcento lia literatura genio estis larĝe agnoskita fare de kritikistoj kaj akademiuloj. Liaj romanoj kaj noveloj daŭre estas vaste popularaj.[2][3]

Dickens naskiĝis en Landport apud Portsmouth. Pro financaj malfacilaĵoj de sia patro (enprisonigita pro ŝuldoj) li jam kiel 12-jarulo devis gajni monon kiel helplaboristo en fabriko. Siajn spertojn dum tiu ĉi tempo li poste priskribis en sia romano David Copperfield. Li fariĝis helpanto de advokato, poste ĵurnalisto, kaj li rapide famiĝis pro siaj elstaraj raportaĵoj. Kvankam li havis malmulte da formala edukado, lia frua malriĉiĝo movis lin por sukcesi. Dum sia kariero li redaktis semajnan ĵurnalon dum 20 jaroj, verkis 15 romanojn, kvin novelojn kaj centojn da rakontoj kaj da nefikciaj artikoloj, prelegis kaj aktoris grandskale, estis senlaca korespondanto, kaj kampanjis forte por la rajtoj, eduko de infanoj, kaj aliaj socialaj reformoj.

Liaj unuaj romanoj – ofte li skribis plurajn samtempe – publikiĝis ĉefe en seria formo. Temoj estis la ĉiutaga vivo de la malriĉaj homoj en la 19-a jarcento, la infanlaboro, kaj la malbonaj kondiĉoj en la fabrikoj kaj la malliberejoj. Dickens saltis al famo per la seria publikigo de La Pickwick Paperoj el 1836. Post kelkaj jaroj li fariĝis internacia literatura famulo, fama pro sia humuro, satiremo, kaj fervora observado de kaj roluloj kaj socio. Liaj romanoj, la plej multaj publikigitaj en ĉiumonataj aŭ semajnaj publikaĵoj, ekis la serian publikigon de rakonta fikcio, kiu iĝis la domina viktoria reĝimo por nova publikigo.[4][5] La seria formato permesis al Dickens analizi la reagon de lia spektantaro, kaj li ofte modifis sian intrigon kaj rolulevoluon baze sur tia religo.[5] Ekzemple, kiam la piedterapiisto de lia edzino esprimis aflikton ĉe la maniero kiel Miss Mowcher en David Copperfield ŝajnis reflekti ŝiajn handikapojn, Dickens daŭriĝis por plibonigi la rolulon per pozitivaj ecoj.[6] Liaj intrigoj estis singarde konstruitaj, kaj Dickens ofte teksis en elementoj de aktualaj okazaĵoj en siajn rakontojn.[7] Homamasoj de analfabetaj senhavuloj serĉis groŝon por havi ĉiun novan ĉiumonatan epizodon legitan por ili, malfermiĝante kaj inspirante novan klason de legantoj.[8]

Dickens estis rigardita kiel la literatura koloso de sia epoko.[9] Lia novelo de 1843, nome Kristnaska sonorado (A Christmas Carol), estas unu el la plej influaj verkoj iam verkitaj, kaj ĝi restas populara kaj daŭre inspiras adaptiĝojn en ĉiu arta ĝenro. En Londono kaj Parizo, lia romano de 1859 , A Tale of Two Cities (Rakonto de du urboj), iĝas unu el la plej multe vendataj romanoj de ĉiuj tempoj.[10] Lia kreiva genio estis laŭdita fare de kolegaj verkistoj - de Leo Tolstoj ĝis George Orwell kaj Gilbert Keith Chesterton - pro sia realismo, komediemo, proza stilo, unikaj roluloj, kaj socia kritiko. Aliflanke Oscar Wilde, Henry James kaj Virginia Woolf plendis pri manko da psikologia profundo, loza skribo, kaj vejno de trodolĉa sentimentaleco. La esprimo dikensana estas uzita por priskribi ion kio estas rememoriga pri Dickens kaj liaj skribaĵoj, kiaj ekzemple malbonaj socicirkonstancoj aŭ komike fiaj roluloj.[11]

Dickens ĉiam estis ravita ankaŭ de la teatro. Dum ioma tempo li gvidis teatran grupon kaj ekde 1858 li regule prelegis en humure teatreca formo. Dickens mortis en 1870 ĉe Godshill Place apud Rochester.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Eko[redakti | redakti fonton]

Naskoloko de Charles Dickens
photograph
2 Ordnance Terrace, ĉe Chatham, Medway, nome hejmo de Dickens 1817–1822

Charles John Huffam Dickens estis naskita la 7an de februaro 1812, ĉe Landport en Insulo Portsea, la dua el ok infanoj al John Dickens (1785-1851) kaj Elizabeth Dickens (naskita Barrow; 1789-1863). Lia patro estis komizo en la Mararmea Salajr-oficejo kaj provizore estis deĵoranto en la distrikto. Tre baldaŭ post lia naskiĝo la familio translokiĝis al Norfolk Street, Bloomsbury, kaj poste, kiam li estis kvarjara, al Chatham, Kent, kie li pasigis siajn edukajn jarojn ĝis la aĝo de 11-a. Liaj fruaj jaroj ŝajne estis idilia, kvankam li pensis sin "tre malgranda kaj ne tre zorgita knabo".[12]

Karlo pasigis tempon ekstere, sed ankaŭ legis voreme, aparte la pikareskajn romanojn de Tobias Smollett kaj Henry Fielding. Li retenis distingivajn memorojn de infanaĝo, helpita per preskaŭ-fotografia memoro pri homoj kaj okazaĵoj, kiujn li uzis en sia verkado.[13] La mallonga periodo de lia patro kiel komizo en la Mararmea Salajr-oficejo donis al li kelkajn jarojn da privata eduko, unue en hejmlernejo, kaj poste en lernejo prizorgita fare de William Giles, malkonsentulo, en Chatham.[14]

drawing
Ilustracio fare de Fred Bernard pri Dickens laboranta en ŝufabriko post la enprizonigo de sia patro ĉe Marshalsea, publikigita en la eldonode 1892 de la verko de Forster nome Life of Dickens (Vivo de Dickens).[15]

Tiu periodo venis al subita fino kiam monmalfacilaĵoj devigis la familion moviĝi al Camden Town en Londono en 1822. Vivante preter liaj rimedoj,[16] John Dickens estis metita fare de siaj kreditoroj en la Marshalsea ŝuldoprizonon en Southwark, Londono, en 1824. Lia edzino kaj plej junaj filoj aliĝis al li, kiel ekzistis la praktiko tiutempe. Karlo, tiam 12 jaraĝa, suriris kun Elizabeth Roylance, familia amikino, ĉe 112 College Place, Camden Town.[17] Roylance estis "reduktita [malriĉigita] maljuna sinjorino, delonge konata al nia familio", kiun Dickens poste eternigis, "kun kelkaj ŝanĝoj kaj plibeligoj", kiel "Mrs. Pipchin", en Dombey kaj Filo. Poste, li vivis en malantaŭa subtegmentejo en la domo da agento por la Nesolventa Tribunalo, Archibald Russell, "dika, bonkora, maljuna sinjoro ... kun trankvila maljuna edzino" kaj lama filo, en Lant Street en The Borough.[18] Ili havigis la inspiron por la Garlandoj en La malnova antikvaĵobutiko (The Old Curiosity Shop).[19]

Dimanĉojn, kun sia fratino Frances, libera de ŝiaj studoj ĉe la Royal Academy of Music (Reĝa Akademio de Muziko) - li pasigis la tagon ĉe la Marshalsea.[20] Dickens poste utiligus la malliberejon kiel scenaron en Little Dorrit. Por pagi siajn zorgantojn kaj por helpi al sia familio, Dickens estis devigita forlasi lernejon kaj labori dek-horajn tagojn pri la Nigriga Stokejo (ŝunigrigejo) de Warren, ĉe Hungerford Stairs, proksime de la nuna stacidomo Charing Cross, kie li gajnis ses ŝilingojn semajne surgluadigante etikedojn sur potoj da botnigrigo. La streĉaj kaj ofte severaj laborkondiĉoj faris daŭrantan impreson al Dickens kaj poste influis lian fikcion kaj eseojn, iĝante la fundamento de lia intereso en la reformo de soci- ekonomi- kaj labor-kondiĉoj, kies rigoroj li kredis estis maljuste suferitaj fare de la senhavuloj.

Kelkajn monatojn post lia malliberigo, la patroflanka avino de John Dickens, Elizabeth Dickens, mortis kaj testamentis al li la sumon de 450 pundoj. En la atendo de tiu heredaĵo, al Dickens estis koncedita liberigo for de malliberejo. Laŭ la Leĝo de Nesolventaj Debitoroj, Dickens aranĝis pagon al siaj kreditoroj, kaj li kaj lia familio forlasis Marshalsea,[21] por iri al la hejmo de Mrs. Roylance.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

La Vivo de Nia Sinjoro Jesuo

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Black 2007, p. 735.
  2. Mazzeno 2008, p. 76.
  3. Chesterton 2007, paĝoj 100–126.
  4. Grossman 2012, p. 54
  5. 5,0 5,1 Lodge 2002, p. 118.
  6. Ziegler 2007, paĝoj 46–47.
  7. Stone 1987, paĝoj 267–268.
  8. Hauser 1999, p. 116.
  9. Cain 2008, p. 1.
  10. Mitchell, David. (8a Majo 2010) "David Mitchell on Historical Fiction", The Telegraph: "Charles Dickens' second stab at a historical novel, A Tale of Two Cities, has sold more than 200 million copies to date, making it the bestselling novel—in any genre—of all time...."
  11. "Oxford Dictionaries – Dickensian". Oxford University Press.
  12. Forster 2006, p. 13.
  13. Ackroyd 1990, paĝoj 22–24:29–30.
  14. Ackroyd 1990, p. 41.
  15. Schlicke 1999, p. 158.
  16. Ackroyd 1990, p. 76:'recklessly improvident'.
  17. Pope-Hennessy 1945, p. 11.
  18. Forster 2006, p. 27.
  19. Ackroyd 1990, p. 76.
  20. Wilson 1972, p. 53.
  21. Schlicke 1999, p. 157.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]