Charles Dieupart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Charles DIEUPART (François) (n. proksimume 1667; m. proksimume 1740 en Londono) estis franca violonisto, klavicenisto kaj komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ne estas konata, kiuj estis la instruistoj de Dieupart; lia nomo unuafoje aperis en impostoregistro el 1695, en kiu li estas listigita kiel muzikisto. Plej malfrue ekde 1704 Dieupart vivis en Londono, supozeble li vojaĝis al Anglio en la sekvantaro de grafino Elizabeto de Sandwich, kiu estis iom longe restinta pro sankaŭzoj en Francio. Al ŝi li dediĉis en 1701 siajn ses suitojn por klaviceno, kiuj estis presitaj ĉe Estienne Roger en Amsterdamo. Pro ĉi tiu kaŭzo estas verŝajne, ke ŝi estis lia lernanto.

En 1704 li komponis en London la muzikon por la teatraĵo „Britain’s Happiness“ de Peter Motteux, kiu estis prezentata en „Drury Lane Theater“. Dum unu jaro li komponis kune kun Thomas Clayton (1673-1725/30) kaj Nicola Francesco Haym italan operon, je kies prezentado kunlaboris ankaŭ Johann Christoph Pepusch, devena de Berlino, same kiel la flutisto kaj hobojisto Jean-Baptiste Loeillet de Gant. Sekvis pluraj operprezentadoj de la italaj komponistoj Giovanni Battista Bononcini kaj Alessandro Scarlatti. En 1711 la „Drury Lane Theater“ bankrotis, ne laste pro la sukcesoj, kiujn havis la opero "Rinaldo" de Georg Friedrich Händel. En la jaroj 1711 kaj 1712 Dieupart organizis koncertojn, kiuj havis ian sukceson, li ludis violonon en la orkestro de Händel kaj perlaboris ĉefe per la instruado de klavarinstrumenta ludado, kiu havigis al li dumtempe aliron al la influhavaj familioj de la lando.

En la lastaj vivojaroj li estis malsana kaj malriĉiĝinta. La muzikhistoriisto John Hawkins raportis, ke Dieupart ludis en bierejoj lerte kaj elegante violonsoloojn de Arcangelo Corelli. Ekde 1740 perdiĝis ĉia postsigno de li.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 6 klavicensuitoj (Amsterdamo, proksimumue 1701). La eldonisto publikigis du malsamajn versiojn, la originan version por klaviceno kaj dua eldono por melodia instrumento kaj violonĉelo (tiutempe kutima praktiko).
  • 6 por bekfluto kaj kontinua baso (Londono, 1717)
  • Proksimume 30 „Airs“ inter 1729 kaj 1731, aperintaj en „The Musical Miscellany“.
  • Select Lessons for Harpsichord or Spinett“ (Walsh, Londono)
  • Concerto à 5 por violono, arĉinstrumentoj kaj kontinua baso
  • Concerto à 5 por fluto, arĉinstrumentoj kaj kontinua baso.
  • 2 grandaj konĉertoj
  • Concerto a due cori (duĥora arĉinstrumenta konĉerto)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]