Charles Dillon Perrine
| Charles Dillon Perrine | ||
|---|---|---|
|
Charles Dillon Perrine |
||
| Persona informo | ||
| Nomo | Charles Dillon Perrine | |
| Dato de naskiĝo | 28-a de julio 1867 | |
| Loko de naskiĝo | Ohio | |
| Dato de morto | 21-a de junio 1951 | |
| Loko de morto | Villa General Mitre | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 83 | |
Charles Dillon Perrine (naskiĝis la 28-an de julio 1867 en Ohio, mortis la 21-an de junio 1951 en Villa General Mitre) estis argentina astronomo Naskita en Usono, li vivis kaj laboris en Argentino.
Li laboris en la observatorio Lick de 1893 ĝis 1909, kaj estis direktoro de la Nacia Argentina Observatorio (nune nomata El Observatorio Astronómico de Córdoba[1]) de 1909 ĝis 1936.
Li kaj George W. Ritchey observis la ŝajnan superluman movon de la gasnuboj ĉirkaŭ la novao GK Persei de 1901.
Li malkovris en 1904 kaj 1905 du satelitojn de Jupiteron, nomitaj "Jupitero VI" kaj "Jupitero VII", kiuj ricevis iliajn nomojn Himalio kaj Elaro en 1975. Li malkovris plurajn kometojn, inter kiuj la kometon 18D/Perrine-Mrkos, kiu poste estis perdita.
Li promociis la astronomion en Argentino, kaj rekomendis la konstruon de granda teleskopo de Bosque Alegre[2] kiu estis elfinita en 1942[3].
Li mortis en 1951 en Villa General Mitre, urbo kiu pli malfrue nomiĝis Villa del Totoral, kaj li estis entombigita en la cementerio disidente de la urbo Kordobo.
[redakti] Honoroj
Antonín Mrkos donis lian nomon al la asteroido 6779 Perrine.
[redakti] Noto kaj referencoj
- ↑ El Observatorio Astronómico de Córdoba (La astronomia observatorio de Kordobo) (hispane)
- ↑ Estación Astrofísica de Bosque Alegre (Astrofizika Staciono Bosque Alegre) (hispane)
- ↑ Estación Astrofísica de Bosque Alegre, un nuevo aniversario (La astrofizika stacio Bosque Alegre, nova datreveno) (hispane)