Charles Durand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Durand
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1949 (1949-04-15) (75-jaraĝa)
Okupo
Okupo ekonomikistoverkistoprofesoro
vdr

Charles X. DURAND estas ekonomikisto. Li naskiĝis en 1949 en Francio. Lia denaska lingvo estas la franca. Durand estas civitano de Francio, Usono kaj Kanado.

Li kompetentas pri tekniko, ekonomio, informadiko, estrado de entrepreno kaj universitatnivela instruado. Li laboris 7 jarojn en Kanado, 13 jarojn en Usono, 3 jarojn en Japanio kaj 3 jarojn en Vjetnamio.

En siaj verkoj li forte atakas la influon de Usono pere de la angla lingvo. Li subtenas Esperanton.

Li estis honora gasto en la Universala Kongreso de Esperanto en Vilno, Litovio, en 2005.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li verkis plurajn librojn. Inter aliaj menciindas:

  • „La mise en place des monopoles du savoir“ (La firmigo de la monopoloj pri scio) L’Harmattan, Paris, 2002
  • « La nouvelle guerre contre l’intelligence » (La nova milito kontraŭ inteligenteco) F.X. de Guibert, Paris, 2000 kun unua volumo « Les mythologies artificielles » (artefaritaj mitologioj), dua volumo « La manipulation mentale par la destruction des langues » (Mensa manipulado pere de detruo de la lingvoj) kaj tria volumo « Un nouveau programme pour la conscience » (Nova programo por konscio)