Charles Gounod

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Charles Gounod
Charles Gounod
franca komponisto
Naskiĝo 17-a de junio 1818
Parizo, Francio
Morto 18-a de oktobro 1903
St. Cloud
Vidu ankaŭ biografian portalon

Charles GOUNOD [ŝarl guNO] (* la 17-an de junio 1818 en Parizo, † 18-a de oktobro 1903 en St. Cloud) estis franca komponisto.

Unu el liaj plej konataj operoj estas Faust de 1859, baziĝanta sur la samnoma dramo de Johann Wolfgang von Goethe.

Lia muzikigo de la katolikisma preĝo Ave Maria iĝis tiom konata, ke kelkaj katolikaj pastroj rifuzas sonigi tiun pecon dum geedziĝoj por ne tro distri la aŭskultantaron. (Gounod fakte komponis nur la melodion; la akompano estas la unua preludo el Das Wohltemperierte Klavier de Johann Sebastian Bach.)