Charles Gounod
Charles Gounod | |
---|---|
franca komponisto | |
Persona informo | |
Naskonomo | Charles-François Gounod |
Naskiĝo | 17-a de junio 1818 en Parizo, Francio |
Morto | 18-a de oktobro 1903 en St. Cloud |
Mortokialo | apopleksio |
Tombo | Tombejo de Auteuil |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Konservatorio de Parizo • Lycée Saint-Louis |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | François-Louis Gounod |
Edz(in)o | Anna Zimmerman |
Okupo | |
Okupo | komponisto de klasika muziko • muzikologo • muzikinstruisto • orgenisto • komponisto |
Verkoj | Faŭsto Roméo et Juliete Funeral March of a Marionette |
Charles GOUNOD [ŝarl guNO] (17-an de junio 1818 en Parizo, 18-a de oktobro 1903 en St. Cloud) estis franca komponisto.
Unu el liaj plej konataj operoj estas Faust de 1859, baziĝanta sur la samnoma dramo de Johann Wolfgang von Goethe.
Lia muzikigo de la katolikisma preĝo Ave Maria iĝis tiom konata, ke kelkaj katolikaj pastroj rifuzas sonigi tiun pecon dum geedziĝoj por ne tro distri la aŭskultantaron (Gounod fakte komponis nur la melodion; la akompano estas la unua preludo el Das Wohltemperierte Klavier de Johann Sebastian Bach.)