Charles Korvin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Charles Korvin estis hungardevena usona aktoro.

Charles Korvin en 1948

Charles Korvin naskiĝis, kiel Kárpáthy Korvin Géza la 21-an de novembro 1907 en Hungario, en Pöstyén [poŝtjen] (nuntempa Piešťany en Slovakio) - mortis la 18-an de junio 1998 en Novjorko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Charles Korvin devenis el hungara nobela familio. Li frekventis lernejojn komence en Hungario, poste en Parizo. En 1940 li migris al Usono. Li komencis sian aktoran karieron en Novjorko sub nomo Geza Korvin. Li ricevis usonan ŝtatanecon en 1957, poste li ekuzis la nomon Charles Korvin. Li ricevis rolojn en Universal Pictures, baldaŭe ankaŭ en diversaj filmejoj.

Liaj roloj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • mondfama serio Zorro - José Sebastián Varga
  • Interpol Calling (serio)
  • Enter Arsène Lupin (1944)
  • Temptation (1946)
  • Berlin Express (1948)
  • The Killer That Stalked New York (1950)
  • Tarzan's Savage Fury (1952)
  • Ship of Fools (1965)
  • Inside Out (1975)
  • Dann eben mit Gewalt germana filmo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara kaj angla Vikipedioj