Charles Louis L'Héritier de Brutelle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Charles Louis L'Héritier de Brutelle
Naskiĝis 15-a de junio de 1746
en Parizo, Francujo
Mortis 16-a de aŭgusto de 1800
en Parizo
Profesio ŝtata oficisto, botanikisto
nacieco franca
Civitaneco franca
Aktivaj jaroj 1775 - 1800
Ĝenroj botaniko
Notindaj verko(j) Geraniologia, Stirpes novae aut minus cognitae...
v  d  r
Information icon.svg

Charles Louis L'Héritier de Brutelle, naskita en Parizo la 15-a de junio de 1746 kaj mortinta murdite en Parizo la 16-a de aŭgusto de 1800, estis franca ŝtata oficisto kaj botanikisto.

Vivo kaj signifo[redakti | redakti fonton]

Li estis reĝa prokuroro ĉe la Majstrejo de la akvoj kaj forstoj ( france : Maîtrise des eaux et forêts ), post tio konsilisto ĉe la Kortumo de la helprimedoj ( france : Cour des aides ). En 1790, L'Héritier de Brutelle membriĝis, kiel botanikisto-asociulo, en la Akademio de Sciencoj de Francujo, kie li partoprenis en la sekcio de botaniko kaj vegetala fiziko en 1795.

Liaj botanikaj verkoj, iomete mallaŭditaj de liaj samtempuloj, estis agnoskitaj kaj valorigitaj far Carl Ludwig Willdenow (1765-1812) kaj Augustin-Pyrame de Candolle (1778-1841).

Li postlasis herbarion de proksimume 8 000 speciojn kaj tre gravan botanikan bibliotekon. Nome, li pristudis la geraniacojn kaj publikigis en 1792 verkon titolitan Geraniologia. Li estas la aŭtoro de la diferencigo inter la tri genroj geranio (Geranium), pelargonio (Pelargonium) kaj erodio (Erodium).

L'Héritier de Brutelle estas indikita kiel L'Hérit. por verkintomallongigo kiam oni citas sciencan botanikan nomon. La genro heritiero ( Heritiera ) estas nomita far William Aiton honore al li. Jenaj specioj rememorigas lian nomon : Monsonia lheritieri DC.[1] kaj Sarcocaulon lheritieri Sweet[2] ( geraniacoj ), Eugenia lheritieriana DC.[3] ( mirtacoj ).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Prodr. (DC.) 1: 638. 1824 (IK)
  2. Hort. Brit. [Sweet] 73. 1826 (IK)
  3. Prodr. (DC.) 3: 272. 1828 (IK)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Stirpes novae aut minus cognitae, quas descriptionibus et iconibus illustravit Carolus Ludovicus L'Héritier. Du volumenoj, Parizo, 1784-1785.
  • Sertum anglicum, 1789–1792.
  • Geraniologia, seu Erodii, Pelargonii, Geranii, Monsoniae et Grieli, Historia iconibus illustrata, Parisii, Typo Petri-Francisci Didot (1787-1788; 1792); illustrations de Pierre-Joseph Redouté.
  • Cornus: specimen botanicum sistens descriptiones et icones specierum corni minus cognitarum, Parisiis, Typis Petri-Francisci Didot, 1788.
  • Mémoire sur un nouveau genre de plants appelé Cadia. Magasin encyclopédique. 1795

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sir Joseph Banks 1958 : The Banks Letters. A Calendar of the manuscript correspondence of Sir Joseph Banks, Warren R. Dawson.
  • James Britten & B. B. Woodward 1905 : L’Héritier’s Botanical Works. The Journal of Botany, v. 43:266-273; 325-329.
  • Günther Buchheim 1965 : A bibliographical account of L’Héritier’s Stirpes novae,Huntia, v. 2:29-58.
  • Georges Cuvier 1819 : Recueil des Éloges Historiques, v. 1:109-133.
  • Théodore J. E. Hamy 1905 : Joseph Dombey, sa vie, son oeuvre, sa correspondance.
  • Frans A. Stafleu 1963 : L’Héritier de Brutelle: the man and his work, Sertum Anglicum, facs. ed. xiii-xliii
  • Arthur Robert Steele, 1964 : Flowers for the King.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]