Charles Marion Russell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Marion Russell
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1864 (1864-03-19)
en Sankta Luiso
Morto 24-an de oktobro 1926 (1926-10-24) (62-jaraĝa)
en Great Falls
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo skulptistoilustristo • pentristo • verkisto
vdr

Charles Marion RUSSELL (19a de marto 1864 – 24a de oktobro 1926),[1] konata ankaŭ kiel C. M. Russell, Charlie Russell kaj "Kid" Russell, estis artisto de la usona Sovaĝa okcidento. Russell pentris pli ol 2 000 pentraĵojn de vakeroj, indianoj kaj pejzaĝoj, kaj faris ankaŭ skulptaĵojn el bronzo. Konata kiel «la artista vakero»,[2] Russell estis ankaŭ rakontisto kaj verkisto. La Muzeo C. M. Russell, en Great Falls, Montano, posedas pli ol 2 000 verkojn kaj personajn objektojn de Russell.

La murpentraĵo de Russell nome Lewis and Clark Meeting the Flathead Indians estas dekoracio de la Kapitolo de la Ŝtato Montano. Lia pentraĵo de 1918, nome Piegans, estis vendita por 5,6 milionoj da usonaj dolaroj en aŭkcio en 2005.[3]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Charles M. Russell, pp. 1 & 318
  2. RUSSELL, CHARLES MARION en 2005–2020 University of Toronto/Université Laval. Alirita la 10an de junio 2020.
  3. «2005 auction results». Coeur d'Alene Art Auction. Arkivita el la originalo la 5an de majo 2008. Konsultita la 10an de junio 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Adams, Ramon F. kaj Home E. Britzman, Charles M. Russell: The Cowboy Artist – A Biography, Trail's End Publishing, Pasadena, California. 1948.
  • Gale, Robert L., "Charles Marion Russell" Arkivigite je 2020-06-10 per la retarkivo Wayback Machine Western Writers Series, Boise State University. Boise, Idaho. 1979. – disponebla en Western Writers Series Digital Editions
  • Hoeber, Arthur (julio 1911). «The Painter Of The West That Has Passed: The Work Of Charles M. Russell». The World's Work: A History of Our Time XXII: 14625-14635. Konsultita la 10an de julio 2009.
  • Russell, Charles M. Good Medicine: Memories of the Real West, Garden City Publishing Company, Garden City, NY, 1930. Enkonduko de Will Rogers kaj biografia noto kaj dediĉo de Nancy C. Russell.
  • Stauffer, Joan, Behind Every Man: The Story of Nancy Cooper Russell, University of Oklahoma Press, Norman, Oklahoma. 2008.