Charles Mohun (4-a barono Mohun)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Charles Mohun (portreto de Godfrey Kneller)

Charles MOHUN (4-a barono Mohun) (n. ĉ. 1675, m. la 15-an de novembro 1712) estis angla politikisto kiu famis pro dueloj kaj diboĉo.

Nelonge post lia naskiĝo mortis lia patro, pro duelo. Charles Mohum heredis la familian bienon, sed ĝi ŝarĝiĝis de grandaj ŝuldoj. Pro tio Mohum malbone edukiĝis kaj klopodis havigi vivrimedojn per vetludado. En 1691 li edziĝis al filino de Charles Gerard (1-a grafo de Macclesfield), esperante tiel malpliigi siajn ŝuldojn, sed lia bopatro rifuzis doni doton kaj post du jaroj li kaj lia edzino separiĝis.

Malfrue en 1692 okazis lia unua duelo, pro vetluda kverelo kun alia nobelo. La saman jaron okazis skandalo. Amiko de Mohun, Richard Hill, ŝajne rivalis kun aktoro William Mountfort por ĝui la amfavorojn de la populara aktorino Anne Bracegirdle. La 9-an de decembro, Mohun kaj la ĵaluza Hill klopodis forkapti Anne Bracegirdle, kaj Hill mortigis Mountfort. Hill fuĝis eksterlanden sed Mohun arestiĝis: dum posta proceso, la 6-an de februaro 1693, antaŭ la lorda ĉambro de parlamento, Mohun senkulpiĝis. Tiu verdikto altiris multe da plendoj. Post nelonge Mohun eniris la armeon kaj militis en Francio sub Charles Gerard (2-a grafo dem Macclesfield), la onklo de sia edzino.

En 1697, post plua duelo, okazis nova proceso sed duan fojon la lordoj senkulpigis lin, kvankam ili kulpigis lian amikon Edward Rich (6-an grafon de Warwick) pro hommortigo. Mohun tiam komencis ĉeesti debatojn en la lorda ĉambro de parlamento. Li aliĝis al la partio Whig. En 1701 li akompanis la grafon de Macclesfield dum diplomata misio al Hanovro. La sekvantan jaron li heredis la plejparton de ties bienojn kaj posedaĵojn, sed sekvis leĝaj disputoj kun aliaj kiuj pretendis la heredaĵojn, aparte James Hamilton (4-a duko de Hamilton).

En 1712 la kverelo kun James Hamilton pri la heredaĵoj pliakriĝis. La 15-an de novembro okazis duelo en Hyde Park (Londono), dum kiu Hamilton mortis kaj Mohun mortvundiĝis. Tiom ŝokis la teruraj vundoj de la du duelantoj ke la parlamento malpermesis duelajn sekundantojn, kaj ĝenerale pistoloj anstataŭis glavojn kiel anglaj duelaj armiloj. La romanisto William Makepeace Thackeray priskribis la duelon en La Historio de Henry Esmond.