Charles Moureu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Moureu
franca sciencisto kaj kemiisto Membro de la Instituto de Francio kaj de la Akademio de Medicino Profesoro en Collège de France.
franca sciencisto kaj kemiisto
Membro de la Instituto de Francio kaj de la Akademio de Medicino
Profesoro en Collège de France.
Persona informo
Naskiĝo 19-a de aprilo 1863
en Mourenx, Francio
Morto 13-a de junio 1929
en Biarritz, Francio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Infano Henri Moureu
Okupo
Okupo kemiistoprofesoroapotekisto
vdr

François Charles Léon Moureu (Mourenx, 19-an de aprilo 1863 - Biarritz, 13-an de junio 1929) estas franca sciencisto kaj kemiisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Charles Moureu naskiĝis en familio de terkulturistoj de Mourenx, vilaĝo de la departemento Pyrénées-Atlantiques (Atlantikaj Pireneoj). Jam junaĝe li laboris en la familia farmo. Li montriĝis laborema kaj sukcesis, en la vilaĝa lernejo, ricevi ateston pri elementa lernado.

Siajn studojn li daŭrigis en la kolegio de Orthez (FR[1]), kaj poste en la liceo de Bayonne (Bajono), kie li abiturientiĝis 17-jara en 1880.

Komenciĝo de alvokiĝo[redakti | redakti fonton]

Apotekisto kaj estonta urbestro de Biarritz, lia frato Félix akceptis lin por staĝo en sia apoteko kaj tiel kontribuis interesi lin pri kemio kaj scienco ĝenerale. Lia kariero komenciĝis jam en 1994, kiam li eniris, 21-jara, en la Supera Lernejo de Farmacio en Parizo dum li samtempe preparis licencion pri fizikaj sciencoj en Sorbono.

Liaj instruantoj entuziasmiĝis pro lia laboremo, tiel ke li ricevis arĝentan medalon en 1886 kaj oran en 1887. En 1891, li ricevis sian diplomon de unuaklasa farmaciisto.

Internulo de la hospitaloj de Parizo en 1886, li strebis paralele plenumi hospitalajn funkciojn. En 1891, li fariĝis ĉeffarmaciisto en Asiles de la Seine (Aziloj de la Sejno). Tie li havis modestan laboratorion, kie li finfine povis konkrete praktiki sian pasion por la esplorado.

Li daŭrigis siajn universitatajn studojn kaj akiris licencion pri fizikaj sciencoj en 1888. 30-jara, en 1893, li doktoriĝis pri fizikaj sciencoj per disertacio pri akrila acido kaj ties derivaĵoj per kiu li jam fariĝis renoma.

Tiam li konatiĝis kaj edziĝis kun Louise kiu fariĝis efika kunlaborantino.

Agregaciulo pri kemio kaj toksologio en 1899, li fariĝis profesoro ĉe la Supera Lernejo de Farmacio en 1907, kie li havis katedron pri kemia farmacio. Li de tiam forlasis siajn hospitalajn funkciojn por sin dediĉi entute nur al esplorado kaj instruado, ankaŭ al verkado pri plej diversaj sciencaj temoj. Liaj artikoloj havis tian eĥon ke li ricevis postenojn kiel direktoro de la Revue Scientifique (la scienca revuo — de 1907 ĝis 1926), kaj de Annales de Chimie (Analoj de ĥemio), periodaĵo, kiun fondis Antoine Lavoisier.

Persistega laboremulo[redakti | redakti fonton]

Li ricevis multajn premiojn kaj honoraĵojn. Elektita en 1907 en la Akademio de sciencoj, li fariĝis membro de la Instituto de Francio en 1911 kaj prezidanto de la Societo de Farmacio de Parizo, kiu poste nomiĝis Nacia Akademio de Farmacio. En 1917, li forlasis la Lernejon de Farmacio por zorgi pri la Katedro de organika Kemio en la Kolegio de Francio (altnivela fakultato, kie instruas elstaraj profesoroj : FR[2]).

En kelkaj jaroj, li kreis grandan esplorlaboratorion en Kolegio de Francio. Lia disĉiplo Charles Dufraisse (FR)[3], kiu kunlaboris kun li jam de 1911, akompanis lin en tiuj novaj funkcioj, tiel ke ege fruktodona scienca kunlaboro estiĝis inter la du homoj. En dek jaroj, kvankam sen kreditoj, la du esploristoj akceptis en staĝoj pli ol cent francajn kaj fremdajn kunlaborantojn, sukcese finis longajn kaj malfacilajn laborojn kaj fine publikigis preskaŭ ducent notojn aŭ memuarojn.

Agnoskita pedagogo[redakti | redakti fonton]

Evidentiĝis la pedagogiaj talentoj de Charles Moureu. Pri tio atestis multaj el liaj lernantoj el kiuj kelkaj fariĝis ankaŭ famaj. Plej oftaj laŭdoj koncernis lian pasion por la scienco, klarecon de lia elpensado, kaj komunikeman konvinkon en siaj raportoj.

Lia rolo dum la Granda Milito[redakti | redakti fonton]

Dum la Milito de 1914-1918, Charles Moureu ludis unuarangan rolon en la organizado de la kontraŭstaro al la germanaj batalgasoj. Determina elemento en lia engaĝiĝo estis la atako de la germana armeo per asfiksiaj gasoj kontraŭ la urbo Ypres (ipr, EO : Ipro)). Liaj esploroj kondukis al produktado de tre larmiga gaso, uzata en obusoj fine de la jaro 1916. Tre certe pro tio li ne ricevis Nobelpremion kvankam li estis antaŭe proponita por tio.

Tamen la memoksidado de la likvaĵo "fraissite" (fresit, laŭ la nomo de Dufraisse — dufres — kiu suferis gravan toksiĝon pro tiu kemiaĵo dum esploraj laboroj) per kiu la obusogivoj estis plenigitaj, kondukis al pliaj esploradoj. Ĝi nature transformiĝis iom post iom en sendanĝeran ciraspektan substancon. Plua esplorado ebligis malkovri la kontraŭoksidaĵojn. Malfermiĝis la vojo al pliaj malkovroj, multaj ideoj, eksperimentaj studoj, patentoj. Kontraŭoksidaj procedoj kaj produktoj estas nuntempe grandskale uzataj por malhelpi, ekzemple, la maljuniĝon de kaŭĉuko, la gumiĝon de la karburaĵoj, la kliketadon de eksplodmotoroj, la ranciĝon de la grasaĵoj… Esploroj plue okazas ankoraŭ nun surbaze de la laboroj de Charles Moureu.

Verkisto[redakti | redakti fonton]

Charles Moureu estis ankaŭ granda verkisto. Ekde 1918, li aktivis ankaŭ sur la literatura tereno per multege da artikoloj, prelegoj, verkoj, ne ĉiuj sciencaj. Fakuloj rekonas la elegantecon de la formo, spurojn pri klasika literatura edukado, pro la klareco kaj precizeco de lia stilo.

Lia ĉefa verko "Notions fondamentales de la chimie organique" (Fundamentaj nocioj de organika kemio) konsistigis dum longa tempo la bazan lernolibron de la studento pri kemio. Ĝi estis tradukita en la anglan kaj plurfoje reeldonita.

Fama estis ankaŭ alia verko : "La Chimie et la Guerre - Sciences et Avenir" (La kemio kaj la Milito - Sciencoj kaj estonteco). La unua parto, ĉefe teknika, estas iel inventario, fontanta el liaj laboroj de la epoko, de la aplikaĵoj de kemio ĉe la militantaj nacioj de la Granda Milito. En la dua parto, la aŭtoro pritraktas nociojn pli filozofiajn pri sia vidmaniero de la scienco en lia epoko.

En 1927 kaj 1928, Moureu kunigis siajn paroladojn kaj prelegojn en nova verko "Sur la Science et ses applications et de la petite à la grande patrie" (Pri la Scienco kaj ĝiaj aplikaĵoj, kaj de la eta ĝis la granda patrio).

Lia engaĝiĝo por la scienco[redakti | redakti fonton]

Post la milito, ĉiam kun forta entuziasmo, Charles Moureu fiksis al si novan mision : estigi en Francio grandan nacian eksalton, popolan movadon favore al scienco por konvinki la ŝtatpotencon ke la scienca esplorado riskas morti pro manko de helpo. Precipe per la kompliceco de Maurice Barrès (naciista franca verkisto FR [4] ), kiun li sukcesis konvinki, opinimovado iom post iom kreiĝis tiel ke la francaj laboratorioj de la epoko povis ricevi signifajn homajn, materialajn kaj financajn rimedojn.

Li entreprenis ankaŭ teksi rilatojn kun kemiistoj de la tuta mondo. En tiu spiritostato, li fondis la Union internationale de la Chimie pure et appliquée (Internacia Unuiĝo de la pura kaj aplikita kemio), kies unuan prezidantecon oni konfidis al li. Li ludis ankaŭ grandan rolon en la starigo de la Société de Chimie industrielle (Societo de kemia industrio), la Fédération nationale des Sociétés chimiques (Nacia Federacio de la kemiaj societoj), kaj la Confédération des Sociétés scientifiques françaises (Konfederacio de la francaj sciencistaj societoj).

Malsaniĝo devigis Charles Moureu al ripozo en Cambo-les-Bains (FR[5] ) dum la malvarmega vintro de 1928. Reveninta en Biarritz, li mortis tie en la aĝo de 66 jaroj, en la sama departemento, kie li naskiĝis.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

1.↑ Inaŭgura leciono dum la nomumo, la 7an de majo 1907, de Charles Moureu en la Supera Lernejo de Farmacio de Parizo :

Moureu havas tre klaran ideon de tio, kio estas disvolvenda sur tiu tereno kaj prenas la ekzemplon de la stovaino (el la franca stovaïne), loka anestezaĵo freŝdate malkovrita de Ernest Fourneau : "Oni povas jam antaŭvidi ke tia substanco, kiu ĵus eliris el laboratorio de kemiisto por tiu de fiziologo, estos morgaŭ en la oficino de la apotekisto".

Moureu same elvokas la sintezon de naturaj substancoj : adrenalino, hormonoj, lecitino… Li elvokas ankaŭ la radioaktivecon, kiu, li diras, jam de 10 jaroj "movigis la akson de la scienco". "Kiu povas antaŭdiri la servojn, kiun havigos al la medicino la uzo de radioaktivaj substancoj ? ".

Li starigas ankaŭ la principojn de la permeso de enmerkatigo de kemiaj medikamentoj. Li indikas fakte la neceson krei monografion por ĉiu nova substanco, kun la priskribo de ĝia preparmaniero por taksi la serĉadon de eventualaj malpuraĵoj, sed ankaŭ la hemodinamikajn proprecojn de la substanco.

Li konkludas memorigante ke en tiu jaro 1907, la kemia industrio, kaj, sekve, tiu de la kemiaj medikamentoj, estas for, en Francio, de la prospereco. "Apartenas al ni ĉiuj, instruantoj aŭ lernantoj, helpi per nia tuta povo al la releviĝo de tiu bela industrio, kiu estis iam prospera".

La elementoj de ĉi tiu artikolo fontas el la franclingva versio pri Charles Moureu[6].

Charles Moureu pri Esperanto[redakti | redakti fonton]

Pri Esperanto, Charles Moureu skribis "On chercherait en vain un moyen plus rapide d’intercompréhension" (Oni vane serĉus pli rapidan rimedon de interkompreniĝo). Citita de Pierre Corret en sia disertacio por doktoreco en Medicino "Utilité et possibilité de l'adoption d'une lange internationale auxiliaire en médecine" (Utileco kaj ebleco de alpreno de internacia helplingvo en medicino - Parizo, 1908).