Charles Peart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles
Persona informo
Naskiĝo 22-a de decembro 1759
en English Newton, Monmouth, Kimrio
Morto 1798
en (nekonata)
Lingvoj angla
Ŝtataneco KimrioReĝlando de Granda Britio
Alma mater Reĝa Akademio de Artoj
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Charles PEART (naskiĝis la 22-an de decembro 1759, mortis en 1798) estis brita skulptisto de la malfrua 18-a jarcento.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Peart naskiĝis en English Newton, kampara komunumo lokita tuj nord-oriente de Monmouth.[1]

En 1778 li estis en Londono, kie li eniris la Reĝan Akademion en 1781 kaj gajnis medalon la sekvan jaron pro bareliefo de Herkulo kaj Omfalo.[2] Post kiam li forlasis la lernejon, li laboris kiel asistanto de John Charles Lochee kaj poste kiel modlisto por Josiah Wedgwood, kaj li estis komisiita de la Markizo de Buckingham por ĉizi serion da reliefoj por lia kampara domo en Stowe. Parto de tiu verko estis en partnereco kun la pentristo Vincenzo Valdré.[2] Ekde la malfruaj 1780-aj jaroj, li komencis labori pri dezajnoj por grandaj monumentoj same kiel por bustoj. La familiaj rilatoj de lia edzino Elizabeth kun la Brita Orienthinda Kompanio kondukis lin labori pri skulptaĵoj por monumentoj kiuj estis starigitaj en Brita Hindio, inkluzive de unu al Leŭtenanto-kolonelo John Campbell en St. Thomas Cathedral, Mumbajo; kaj alia, en Fort St. George, al Kolonelo Joseph Moorhouse kiu estis mortigita en la sieĝo de Bengaluro en 1791. En 1792, li starigis statuon de Henriko la 5-a super la enirejo de Shire Hall en la naskiĝloko de la reĝo en Monmouth. Peart daŭrigis labori por Wedgwood, kaj ankaŭ ĉizis marmoran kamenon por la Londona rezidejo de la Markizo de Buckingham, en Pall Mall, Londono. Li mortis en 1798, lasante vidvinon, Elizabeth, kaj junan infanon.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 The Henry Moore Foundation, A Biographical Dictionary of Sculptors in Britain, 1660-1851. Arkivita el la originalo je 2012-04-26. Alirita 2012-03-24.
  2. 2,0 2,1 Deborah Graham-Vernon, ‘Peart, Charles (1759–1798)’, Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, 2004

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]