Charles Ponzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Ponzi
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1882 (1882-03-03)
en Lugo
Morto 18-an de januaro 1949 (1949-01-18) (66-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Mortokialo apopleksio
Tombo Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj italaangla
Ŝtataneco UsonoItalioReĝlando Italio
Alma mater Universitato de Romo "La Sapienza"
Okupo
Okupo krimulo • bankisto • aŭtobiografo • trompisto
vdr

Charles (aŭ Carlo) PONZI (1882, Lugo - 8-an de januaro 1949 Rio de Janeiro) estis itala elmigrinto en Usono kiu iĝis plej granda preztrompisto en la usona historio. Al lia nomo estas ligita la termino "Skemo Ponzi" por monakirado per financpiramida sistemo.

Li uzis piramidstilan monakiran sistemon en 1920.

Ponzi alvenis en Usono en 1903, kun 2 dolaroj kaj 50 cendoj. Ĉar li parolis france, eklaboris en banko, en Kanado. Oni enprizonigis lin en 1909 pro ĉek-falsado. Li liberiĝis post 20 monatoj kaj veturis al Usono, dumtempe li venis denove en la prizonon pro kontrabando de 5 italoj. Post la dujara prizono, li veturis al Boston, kie laboris kiel kelnero kaj lavisto.

Li proponis 50% profiton post 45 tagoj en printempo de 1920, Boston. Multaj donis sian monon al firmao de Charles Ponzi, Securities Exchange Co. Li volis eluzi la valordiferencojn de internaciaj poŝtaj kuponoj. En julio de 1920 jam fluis pli ol 1 milionoj da dolaroj semajne al Ponzi. Tiam li ekvivis kiel milionulo.

La lavango komenciĝis, kiam la 26-an de julio, la ŝtatprokuroro de Massachusetts "konvinkis" je Ponzi, ke li ne akceptu novajn investojn, ĝis aŭditoro ne kontrolas librojn de Securities Exchange. Oni arestis lin la 13-an de aŭgusto.

Li kolektis 10 milionojn da USD el 20.000 investintoj kaj tiel li ŝuldis 4 milionojn da USD.

Li enprizoniĝis kaj fine liberiĝis en 1934 kaj oni deportis lin al Italio (li ne akiris la usonan ŝtatanecon). Antaŭ eko de la Dua Mondmilito, li elmigris al Brazilo (kie li ankaŭ nomiĝis Carlos Ponzi). Tie li instruis la anglan, poste vivis el senlaborista helpo. Kiel maljuna, li paraliziĝis je la maldekstra flanko, blindiĝis kaj mortis en Rio de Janeiro, 1949.