Charles Richet

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Charles Robert RICHET [riŝe] (naskiĝis la 26-a de aŭgusto 1850 en Parizo, mortis la 4-a de decembro 1935 en Parizo) estis franca sciencisto, kiu ricevis la Nobel-premion pri medicino en la jaro 1913.

Profesoro ĉe la Fakultato de la Medicino, ano de la Scienca Akademio. Li publikigis sennombrajn verkojn pri medicino kaj ankaŭ poeziaĵojn, dramojn, romanojn. Li estis pioniro de la aviado, apostolo de la pacifismo, ktp. Li ankaŭ multe esploris la metapsikiajn fenomenojn kaj verkis traktaton pri la temo. Tiun ĉi branĉon de la scienco li nomis metapsikio (hodiaŭa parapsikologio). Tia grandanima sciencisto estis destinita kompreni la E-an movadon. En ĉiu okazo li montris sian simpation, farante paroladojn, skribante artikolojn, ktp. Du el liaj verkoj: „Paco kaj Milito“ kaj la tragedio: „Sokrato“ estas tradukitaj E-en.


Trovu « Charles Richet » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»