Charles Sanders Peirce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Sanders Peirce.

Charles Sanders PEIRCE (n. en Kembriĝo, Masaĉuseco, la 10-an de septembro 1839 - m. en Milford, Penilvanio, la 19-an de aprilo 1914) estis filozofo, logikisto kaj sciencisto el Usono. Li estas konsiderata kiel fondinto de pragmatismo kaj patro de la moderna semiotiko.

Peirce publikigis du librojn, Photometric Researches (1878) kaj Studies in Logic (1883), kaj granda kvanto da artikoloj en diversfakaj revuoj. Liaj manuskriptoj, plejparte sen publikigado, estas ĉ. 80.000 paĝoj. Inter 1931 kaj 1958 oni ordigis laŭteme selekton de liaj verkoj kaj estis publikigitaj en ok volumoj sub la nomo Collected Papers of Charles Sanders Peirce. Ekde 1982, oni ankaŭ publikigis kelkajn volumojn de Writings of Charles S. Peirce: A Chronological Edition.